Portalo:Biologio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Portalo Portalo pri Biologio
Portalo pri Biologio

redaktu La biologio estas la scienco de la vivo. Tiu scienco studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivaĵoj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn de vivaj estaĵoj inter ili kaj kun ilia ĉirkaŭa medio.

Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.

La vivo estas studata je molekula nivelo fare de molekula biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.

Statistikoj pri biologia artikoloj

Artikolo de la monato (majo)

redaktu

Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 specioj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj.

La vorto delfeno venas de la malnovgreka vorto δελφίς [delFIS] («spirito de la maro»), eble derivita de la greka δελφὐς [delFUS] («utero»).

Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligentecon kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ili havas kompleksan lingvon bazitan sur ultra-sonoj ne aŭdeblaj de homoj.

Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo.

Estas notinde, ke narvalo, belugo kaj foceno kvankam similaj al delfenoj, ne apartenas al la sama familio.

Portalo:Biologio/Elmontraĵo
legu pli

Bildo de la monato (majo)

redaktu


Leopardo (Panthera pardus).

Aktualaĵoj pri Biologio

redaktu

Marleonoj kaj kajakantoj


Arkivo

Ĉu vi scias...

redaktu

...la transdono de necesa genetika informo al novaj ĉeloj efektiviĝas per substancoj nomataj nukleaj acidoj?
Kategorioj
Vikiprojektoj

redaktu

Meta-Wiki
Koordino de Vikimediaj projektoj
Vikipedio
La libera enciklopedio
Vikilibroj
La liberaj manlibroj
Vikifontoj
Fontaj dokumentoj


Kunlaborantoj

redaktu

biologio
Mi partoprenas en la Portalo kaj projekto pri Biologio


• Castelobranco, ekde la 28-a de Aprilo, 2008.
• Eb.eric, ekde la 5-a de Majo, 2008.
Kunlabori

redaktu

Ĉu vi volas helpi?

[redaktu] Pluredaktu tiujn ĉi paĝojn:

La artikoloj pri biologia klasado bezonas multe plibonigadon. Pluraj el ili estas ĝermoj.

Nun (la 14a de Majo) ekzistas 63 artikoloj sen biologia klasado. Jen dek:

Nun (la 14a de Majo) ekzistas 481 ĝermoj pri biologiaj temoj. Jen dek:

[redaktu] Traduku tiujn ĉi paĝojn

[redaktu] Biokemio
[redaktu] Genetiko
[redaktu] Ĉelbiologio
[redaktu] Mikologio
[redaktu] Fiziologio
[redaktu] Mikrobiologio
[redaktu] Epidemiologio
[redaktu] Zoologio
[redaktu] Aliaj
Aliaj portaloj

Forigu la konservejon por refreŝigi la paĝoneo:Portalo:Biologio