Portalo:Jogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portalo Parenca portalo - Aŭgurado Parenca portalo - Budhismo
Jogo

Portalo jogo

योग
Jogo signifas renovigo de la individua mi (atmano) kun nemontrita esenco de universo (paramatmano). La vorto jogo estas derivita de sanskrita vorta radiko juĝ, kiu havas multajn diversajn signifojn, el kiuj la plej uzataj estas: katenigi, kunigi, unuecigi aŭ priregi. La plej malnovaj mencioj pri la jogo devenas el brahmanoj (900 ĝis 500 jaroj a. K.) kiel pri asketulaj praktikoj de sanktuloj. En upaniŝadoj oni parolas pri manieroj de meditado kaj adorado, kiuj devenas el la jaroj ĉirkaŭ 900 jaroj a. K. La plej konataj mencioj pri la jogo devenas el Bhagavadgitao (200 a. K.) kaj de jogo de sutroj de Patanĝali (300 ĝis 200 a. K.).
En Bhagavadgitao, kiu estis verŝajne finita en periodo ĉirkaŭc la jaro 200 a. K., estas sanskrita vorto jogo uzita en multaj signifoj: Raĝao, Ĝnano, Bhakti, Karmo, Hatha, Kundalini, Guruo kaj pluaj. En la jogaj sutroj Patanĝali klarigas (200 ĝis 150 a. K.) ok fakojn de jogo, dependaj de stato de konscio, kiuj kondukas al unuecigo: jamo, nijamo, asano, pranajamo, pratjaharo, dharano, dhjano, samadhi.

Artikolo

RigvedoRgvedo (sanskrite ऋग्वेद) (Laŭd-vero) estas la plej frua el la kvar sanktaj skriboj de Hinduismo, kiujn oni nomas la Vedoj. Ĝi konsistas el 1,017-1,028 himnoj (el kiuj multaj celas diversajn oferajn ritojn). Ilin entenas dek libroj, nomitaj Mandaloj. Tiu ĉi longa kolekto da mallongaj himnoj estas plejparte dediĉita al laŭdado pri la dioj. Tamen, ĝi enhavas ankaŭ disajn aludetojn al historiaj eventoj, precipe la luktado inter la fruaj vedaj popoloj (nomataj la Arjoj kaj iliaj malamikoj, la Dasoj. La nomoj de gedioj troveblaj en Rigvedo troviĝas ankaŭ ĉe multaj aliaj hindeŭrope parolantaj popoloj. Tio ĉi montras la antikvecon de la teksto. Elstaras interne de Rigvedo la gedioj Agni, Dyaus Pitar, Indra, Prithivi Mater, Viŝnuo; ankaŭ la sankta Soma. Rigvedo finiĝis ĝis la jaro -1500. (de Mary Pat Fishser).

Asano



Asano por la 16-a semajno
Padam asana

Raĝa jogo

Reĝa (raĝa) jogo de firma volo kaj memdisciplino. Ĝi eluzas poziciojn (asanojn), spiradon (pranajamon), meditadon (dhjana) kaj celigon (dhrana) por atingi samaĝon (samadhi).

Ĝnana jogo

Tio estas jogo de ekkono kaj sciado. Jogano akiras mem-ekkonon kaj bodhi-on per studado de la veda literaturo, meditado kaj la harmonia vivo kongrue kun sia ĉirkaŭaĵo.

Bhakti jogo

Jogo de amo kaj sindoneco. En tiu ĉi jogo oni adoras bhakti-ojn (diaron) en iuj liaj aspektoj (viŝnuo, ŝivao ktp.). Mem-ofero nuligas iluzion de neĝusta egoo (Mio, Miego, kaj Ĝio) kaj la jogano atingas nirvanon.

Karma jogo

Jogo de neegoista agado. La jogano klopodas pri akordo kun propra dharmo, kun ĉiuj vivaj estuloj kaj kun sia ĉirkaŭaĵo. Per tiu ĉi jogo oni purigas karakteron de homo.

Mudroj

Jogo
Mudro estas simbola gesto uzata en budhismo kaj hinduismo. Kelkaj mudroj estas prezentataj helpe de la tuta korpo, sed por bildigi plimulton el ili necesas nur la manon kaj fingrojn. La mudroj estas gravaj dum interpretado de multaj religiaj bildigoj kaj ankaŭ parto de kelkaj hinduismaj ritualoj. Inter la plej konataj mudroj apartenas mudro "gesto de tuŝo de tero", kiun uzis Gautama Budho, kiam li estis survoje al vekiĝo. En la budhisma ikonografio la plej konataj estas la jenaj mudroj:
  • Abhaja - gesto de ŝirmo
  • Bhumisparŝa - gesto de tuŝo de tero
  • Bodhjangi - gesto de vekiĝo
  • Dharmaĉakra - gesto de rado de leĝo
  • Dhjani - gesto de meditado
  • Ŝaranagamana - gesto de rifuĝejo
  • Varada - gesto de afableco

Hinduismo

Hinduismo markas tradician baratan filozofion kaj religiosciencan koncepton fondita en historiaj spiritaj praktikoj, kiuj estas partoj de la vivstilo. En ĝusta senco de vorto oni ne povas paroli pri religio kiel prefere pri religia-sociala sistemo, kiu ensumigas en si juran kaj sociajn normojn. La ĉefaj principoj de la hinduismo estas:
Dharmo – principo, kiu retenas pratempan justan ordon, ĝi subtenas revolucion kaj neŭtraligas kaoson (adharma).
Karmo – principo, laŭ kiu la homa vivo estas nur ero en aro de la vivoj kaj la feliĉo en ĉiu vivo dependas de faroj faritaj en la antaŭa kaj la nuntempa vivoj.
Reenkarniĝo – principo, laŭ la homa animo reenkarniĝas el unu korpo en la alian.
Jogo – por la korpa kaj ĉefe spirita perfektigado estis en la hinduismo prilaborita sistemo de jogo, en kiu la ĉefan rolon ludas meditado.

Mantroj

Mantro nomiĝas metra parto de la veda himno, kiu nomiĝas rig, jaĝussaman. En la orientaj religioj kiel estas hinduismo aŭ budhismo tiu ĉi parto, en amplekso de kelke da silaboj ĝis kelke da frazoj, servas al ripetita recitado aŭ ripetado. La mantroj estas uzataj en la meditado (ripetado en la menso) aŭ oni recitas ilin laŭte. Plimulte temas pri sinsekvo de silaboj, kies signifon ne eblas difini, kie temas ĉefe pri sonan valoron kaj subteno de la natura kapablo de la menso kvietiĝi. La celo de la plimulto de mantroj estas atingi liberiĝon de mokŝo. Sed estas ankaŭ glorigaj kaj eŭforiaj mantroj, kiuj esprimas kunekziston de ĉio kun ĉio:
Citaĵo
  saha na vavatu, sahanau bhunaktu, saha virjam karava vahai, teĝasvi na vadhi tamastu, ma vidviŝa vahai. 
—  ŝanti, ŝanti, ŝanti
Ni estu komune, ni vivu en plenigo,
ni kreu plenaj de forto,
ni estu lumo de la vivo,
ni neniam dubu pri ni.

Ĉakroj

Ĉakroj estas laŭ hinduismaj pensaj fluoj energiaj centroj en la korpo, priskribataj kiel kirlorondo. Laŭ tiuj ĉi doktrinoj la ĉakroj servas kiel komplikaj ŝanĝiloj kaj transformiloj de prano en la homa organismo. En la korpo estas sep ĉefaj ĉakroj.


Jogo
Sahasrara
Aĝna
Viŝuddha
Anahata
Manipura
Svadiŝthana
Muladhara
Ĉiu ĉakro nutrigas organojn kunigitaj kun ili per la prano kaj transdonas bioenergion en aŭron. Por ke la homa korpo estu sana, ties ĉakroj devas esti en ekvilibro kaj akcepti la bioenergion. La ĉakro akceptas tiun ĉi energion, nur se ĝi turniĝas en direkto de horloĝaj montriletoj (la fingroj de la dekstra mano montras la direkton de turniĝado, la dikfingro montras la direkton de la fluado de energio). Se ĝi turniĝas male, la energion ĝi ne donas. Ĝis kiam ne estas en la ekvilibro la tuta energia kampo de la homo, la ĉakroj akceptas kaj donas la energion. Perturboj en la agado de ĉakroj montriĝas kiel malfacilaj vivsituacioj. Se ĉiuj ĉakroj estas en harmonio, la harmonia estas ankaŭ la vivo de homo.

Pranajamo

Jogo
Pranajamo estas sanskrita vorto kunmetita el vortoj prano (vivenergio) kaj jamo (priregado). En la jogo oni kunigas ĉiujn tri specojn de spiro (enspiro, elspiro kaj reteniĝo de spiro) en unu tutaĵon, por ke estiĝu unu natura ritma movo.
Ĝi estas parto de ok fakoj de la jogo laŭ la jogoj de sutroj de Patanĝali, kie estas en evoluo de ecoj la jena prezento: ...poste ni perfektigas la spiradon per priregado de la enspiro, elspiro kaj la mallonga aŭ la longa reteniĝo de spiro...

Krijo

Jogo
Krijo estas jogana tekniko, kies celo estas purigado de ekskreciaj organoj de propra korpo.

La plej gravaj krijoj estas:

  • trataka - fiksita rigardo
  • neti - purigado de nazo
  • kapalabhati - rapida spirado
  • dhauti - purigado de stomako
  • nauli - purigado de intestoj
  • basti - klistero

Samadho

Evoluo de unuiĝo kun si mem kaj fina liberiĝo (mokŝo). Samadho estas sperto de la plej alta stato de menso kaj pro tio atingo de dumtempa aŭ daŭra unueco de brahmao kaj atmo.

Jamo

Evoluo de ĝusta traktado kiel parto de ok fakoj de jogo:
  • vereco
  • neperforteco
  • neegoisteco
  • moreco
  • senposedeco

Nijamo

Evoluo de spiritaj valoroj kiel parto de ok fakoj de jogo:
  • pureco
  • kunsento
  • asketo
  • sciado
  • sindoneco

Literaturo

Jogo
Vedoj estas kultura heredaĵo de iranaj kaj barataj arjoj kaj nedisigebla parto de hinduismo kaj barataj filozofiaj lernejoj. La plej malnova el la himnaj tekstoj de la vedoj estas Rigvedo (preĝaj himnoj), komponita en la jaroj 1500 ĝis 1000 a. K. kaj verkita en la jaroj 800 ĝis 600 a. K. En ĉefan eternan triopon de la vedoj (trajamo brahmo sanatanamo) apartenas plu Samavedo (melodia adorado de soma suko) kaj Jaĝurvedo (instrukcioj al ofera adorado). Atarvavedo (ofera kaj sorĉa formulo) estis aldonita al tiu ĉi triopo multe pli poste.

La kvina vedo estas iam nomata eposo Mahabharato, kies parto estas Bhagavadgitao.

Tiuj ĉi himnaj kantoj estas konsiderataj kiel inspiro de la vedaj versoj. Por ke ne okazu interŝanĝo, estis kreita inĝenia sistemo de ilia konservado surbaze de veda metriko.

Joganoj

Jogo
Maharishi Mahesh Yogi estis sciencisto kaj filozofo de la internacia signifo en tereno de humanisma kaj veda filozofio kun ĉefa emfazo al tereno de sciado. Li koncentriĝis por renovigo kaj revivigo de la veda sciado kaj la vedaj teknologioj. Li subtenis kaj retenis vedajn tradiciojn kaj enmembrigis praktikajn ekkonojn de la veda filozofio en ĉiujn sciencajn fakojn kaj teknologiojn por plikvalitigo de la vivo sur la tuta planedo. Li malkovris en la vedoj optimalan manieron de klerigado por plena evoluo de la homa kaj sociala potencialo kaj li uzis tiun ĉi malkovron en renoviga sistemo "Klerigado por evoluo de sciado" en lernejoj kaj universitatoj, el kiuj la plej konataj estas en Barato, Usono kaj Ĉinio. Li estas fondinto de programo transcenda meditado, Scienco de kreema inteligentularo, evoluiga monunuo Ramo Mudro, programo por forigo de malriĉeco, programo por forigo de konfliktoj kaj militoj kaj pluaj tutmondaj sukcesemaj programoj, pri kiuj informas regulaj video-konferencoj.

Transcenda meditado

Principo de la transcenda meditado konsistas en eluzo de la natura kapablo de la menso kvietiĝi. La transcenda meditado eluzas al tiu ĉi kvietiĝado specialajn sonojn - la mantrojn. Tiu ĉi maniero de kvietiĝado de la fluo de pensoj priskribas Maharishi Mahesh Yogi en libro "Scienco pri Ekzistado kaj Arto de la vivado", analogio kun oceano kaj aerveziko per la jena maniero:
Citaĵo
 La menso estas kiel oceano kaj kiel en la oceano la surfacaj tavoloj estas aktivaj kaj la pli profundaj tavoloj estas silentaj. La ideo komenciĝas el la plej profunda nivelo de konscio, el la plej profunda de la oceano de menso, kiel la aerveziko komenciĝas sur la fundo de maro. Kiel la aerveziko ascendas, iom post iom ĝi fariĝas pli granda. Kiam ĝi estas alirinta al la surfaca nivelo de la akvo, ni perceptas ĝin kiel aervezikon. La aervezikoj de la ideo kreiĝas en la fluo, unu post la alia kaj la menso estas trejnata, por ke ĝi spertu la venantan aervezikon en pli frua kaj pli frua stadio de ties evoluo. Kiam la atentemo atingos nivelon de la fonto de la ideo, ĝi travojaĝis la tutan profundecon de la menso kaj ĝi atingis la fonton de la kreema inteligenteco en la homo. 
Tiu ĉi tekniko estas instruata per tradicia maniero (ceremonioj de dankoj al omaĝo de la tradicioj de vedaj majstroj), kiu certigas precizan transdonon de tiu ĉi tekniko sen kia ajn individua influo.

Kategorioj

Fontoj

Informoj

Enmetu {{Portalo Jogo}} en artikolojn pri jogo kaj estiĝos

Interesaĵoj

Jogo

Riŝikeŝ estas mondfama urbo kun profundaj historiaj radikoj de jogo, kie estas koncentrigita granda kvanto de joganaj ermitejoj (aŝramoj). Tial oni ankaŭ iam diras al ĝi ĉefurbo de jogo. Ĝi famiĝis pro vizito de Beatles, kiuj ĉi tie vizitis aŝramon de Maharishi Mahesh Yogi, The Beach Boys, Jason Donovan, Kate Winslet kaj aliaj. Ankaŭ ĉi tie estis konataj instruistoj de jogo, kiel André Van Lysebeth, Viŝnu Devananda kaj Svami Sivananda. Alia konata jogana centro estas urbo Poona.