Portalo:Komputilo
El Vikipedio
La portalo estas dediĉita al komputilo kaj ĉio ligita al komputilo kaj feraĵaj temoj. La portalo estas nur unu faceto de granda kristalo de komputiko. La Esperanta vikipedio nun havas 98 719 artikolojn kaj multaj temas pri komputiko. Verku plu kaj venu ni al 100 mil!
| Bildo de monato | Ĉu vi scias ... |
|---|---|
|
Ico Intel 4004 estas unu el nemultaj kolektindaj icoj. Plej alte valoras blanke-ore koloraj icoj kun videblaj grizaj spuroj sur blanka parto - tiaj icoj havas originan korpon. En 2004 jaro tia ico estis taksita je 400$. Estas interese, ke ĵus naskitaj icoj Intel 4004 kostis nur 200$. Dato de naskiĝo de unua mikroprocesoro estas 15 novembro 1971 jaro. |
... ke la unua procesoro Intel 4004 estis inventita pro manko de tempo kaj nesufiĉo de ico-projektantoj en firmao Intel. La procesoro kaj aldonaj tri icoj estis projektitaj por la japana firmao Nippon Calculating Machine, Ltd.. La lasta, poste nomita Busicom Corp., konstruis kalkulilojn. Intel 4004 kun siaj parencoj anstataŭis petitajn 12 icojn. |
| Kiu | Kio |
|---|---|
|
Duglas Engelbart Estas homo, dank' al kiu en multaj domoj loĝas musoj, kiujn oni ne timas - li estas inventinto de komputila muso. Duglas Engelbart estas fama esploristo sur komputika kampo, tamen la muso estas lia plej fama invento. |
Astrofizikisto Gurav Hanna (Gaurav Khanna) muntis porhejman komputilegon uzinte 16 ludkonzolojn Sony PlayStation 3. La ludkonzolo havas plurkernan procesoron Cell. La ludkonzoloj estas kunretitaj per komutilo Gigabit Ethernet. La komputilego estas regata per operaciumo Linux. Gurav Hanna titoligis la komputilon PS3 Gravity Gird kaj uzas ĝin por modeligi aktivecon de nigraj truoj enkadre de esploroj de Masaĉuseca Instituto de Teknologio. |
redaktu Je 24-an januaro 2008 аirmao VIA Technology prezentis novan procesoron kongruan al x86-arkitekturo. Arkitekturo de la procesoro havas nomon Isaiah. Procesoro Isaiah havas 64-bitan superskalaran arkitekturon kun ekstervica (out-of-order) plenumo de instrukcioj. Krome, la arkitekturo inkluzivas teknologion de pli komputopovaj plurmediaj plenumaĵoj. Ankoraŭa trajto de Isaiaha fundamento estas nova arkitekturo de virtuala maŝino. Unua generacio de procesoroj Isaiah estos laŭkonekte kongrua al procesora familio VIA C7, kio permesos glate veni al vasta uzo de la nova procesoro. De komence la procesoro estos fabrikata laŭ 65-nm teknologio. Hodiaŭ estas memorinda tago por ajna laboranto de Centaur Technology (la procesora distrikto de VIA Technology). Nia taĉmento, inkluzivanta proksimume cent altnivelajn inĝinierojn, sukcesis ek de la nulo krei plej energiadekvatan, en la mondo, arkitekturon por x86 instrukciaro, karakterizita per elstara komputopovo kaj fleksebla funkciigo. – diris Glen Henri (Glenn Henry), la prezidanto de Centaur Technology.
redaktu En Esperanto, same kiel en ajna alia lingvo, ekzistas komplikaĵoj de vortofarado kaj uzado de la novaj terminoj. Ĉitie ĉiu povas pridisputi ĉekomputilajn terminojn.
[redaktu] Ĉu komputilo?
Ofte inter esperantistoj ekflamiĝas diskutoj: kia termino estas taŭga, ĉu komputilo aŭ komputero? Por klarigi la situacion necesas esplori fontojn.
Legi plu [1] - diskuto pri uzo de vortoj komputilo, komputero, komputoro
[redaktu] Ĉu procesoro?
Ankoraŭ unu akra disputo estas dediĉita al uzo de vorto procesoro. Legi plu [2]
[redaktu] Kb, kb, KB, kB aŭ KiB?
Uzo de mallongigoj ofte estas problemo por portantoj de diversaj tradicioj. Legu plu [3]

