Portanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Portanto, parolante pri valorpapero, estas la aktuala posedanto de la dokumento. Valorpapero povas rajtigi difinitan personon aŭ la portanton. La lastenomita formo ofte estas uzata ĉe obligacioj kaj ĉekoj, ankaŭ ĉe akcioj. Tiel la valorpapero estas facile transdonebla. Malavantaĝo estas pli granda risko de perdo, ĉar iu ajn trovinto aŭ ŝtelinto povas postuli rajtojn. Akcioj al la portanto havas ĉefe la malavantaĝon, ke la kompanio ne konas siajn posedantojn.