Portebla dokumentformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas pri dosiera formo. Pri la aliaj signifoj de la trilitera kombino vidu apartigilon PDF (apartigilo)..

Portable Document Format
Dosierfinaĵo: .pdf
MIME: application/pdf
Firmao Adobe System
vdr

PDF (angle Portable Document Format, Portebla dokumentformo ) estas dosierformo ellaborita de la firmao Adobe Systems en 1993. PDF-dosieroj estas uzataj por prezenti dudimensiajn dokumentojn tute same en ajna aparato kun ajna ekrana distingivo. PDF estas malferma normo kaj laste pliproksimiĝis al normigo ĉe ISO kiel ISO 32000.[1][2]

La ĉefaj trajtoj

  • Ĝi povas enhavi tekston, bildojn kaj eĉ muzikon.
  • Ĝi estas vaste uzata en TTT por dokumentoj.
  • Oni povas ĉifri la dosierojn por protekti ilin kontraŭ ŝanĝoj, presado aŭ kopiado (DRM).

Historio

Ĝi debutis en 1993 per Acrobat 1. Ĝi[klarigu] komence estis pagenda, sed pli poste oni disŝutis ĝin[klarigu] senkoste kaj en 2004 jam aperis Acrobat 7.

Vidu ankaŭ

  • PDF.js estas JavaSkripta programaro por traduki el PDF en HTMLon kaj uzi la rezulton per TTT-legilo.

Referencoj

  1. . PDF 1.7 is approved as ISO 32000 (HTML). The Inquirer. The Inquirer (2007-12-05). Alirita 2007-12-05.
  2. Adobe wins backing for PDF 1.7 - vnunet.com