Portebla interreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La portebla interreto estas teknika instalaĵo, kiu ebligas retsurfadon ie ajn, kie portebla telefono povas funkcii. Tiukaze, la portebla instalaĵo (portebla telefono aŭ nur portebla modemo) aliĝas al interreto per sendrata komunikreto de la telefona kompanio.

Oni povas retumi mem per la portebla telefono sur ties eta ekrano aŭ sur portebla komputilo per modemo (kiu lasta estas fakte simpla portebla telefono, kiu komunikas al la sendrata reto).

Teknologioj[redakti | redakti fonton]

CSD (Circuit Switched Data)[redakti | redakti fonton]

La CSD estis la unua datenkomunika teknologio. Oni povas nomi ĝin linikonektita portebla interreto, ĉar oni devas voki telefonan numeron por ties uzado. La nomuma datenkomunika rapido estas 9,6 kbit/s. Oni jam ne plu uzas ĝin pro la eta rapido kaj la daŭra ŝarĝo je la reto. Oni uzis ĝin pli frue por retsurfado sur la portebla telefono (WAP). Oni mencias tiun teknologion kelkfoje kiel 1G.

GPRS (General Packet Radio Service)[redakti | redakti fonton]

Male al CSD, la pakaĵkonektita GPRS jam ne ŝarĝas daŭre la reton, nur dum la vera datenkomunikado. La teoria datenkomunikada rapido esta 53 kbit/s. Oni uzas ĝin hodiaŭ ĉe WAP. Oni mencias tiun teknologion kiel 2G.

EDGE (Enhanced Data Rates for GSM Evolution)[redakti | redakti fonton]

La EDGE estas fortigita GPRS, kiu kapablas je datenrapido de 236 kbit/s. Oni uzas ĝin en etaj komunumoj (vilaĝoj, urbetoj) kaj sur portebla telefono kiel alternativo al 3G. Oni mencias tiun teknologion kiel 2,5G.

3G[redakti | redakti fonton]

La triageneracia portebla interreto kapablas videokomunikadon. La vera datenkomunika rapido estas 384 kbit/s.

HSDPA (High-Speed Downlink Packet Access)[redakti | redakti fonton]

La teoria datenkomunika rapido de HSDPA dependas de la uzata ilo kaj la komunikservo, povas esti ĝis 14,4 Mbit/s. Oni uzas ĝin en urboj kaj vilaĝegoj.