Palankeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Portilo estas aparato por porti objektojn aŭ personojn, ĉefe reĝojn, papojn kaj nobelojn. En antaŭaj tempoj, ĉefe en landoj en kiuj estas sklavoj, kiel Brazilo, portilo estis ofta transportilo. Hodiaŭ oni ĉefas uzas portilojn dum religiaj ceremonioj por porti religiajn simbolojn dum procesioj.

Portilon por la transporto de homoj oni nomas portseĝopalankeno. Portilo en la formo de lito, uzata por transporti malsanulon, nomiĝas brankardo. Historie en multaj landoj oni portis bebojn en tukoj, hodiaŭ tion oni denove faras per beboŝultrotukoj.

Portilo ne nepre signifas transportilon. Ankaŭ objekto, kiu senmove subportas alian objekton, povas nomiĝi portilo. Tiusence la vorto sence similas al "tenilo".

La vorto portilo estas uzata ankaŭ figurasence, ekzemple en la vorto "datenportilo", servanta por fizike transporti datenojn.