Porto Santo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fama 9 km longa strando de Porto Santo
La domo de Kristoforo Kolumbo en Porto Santo.

Porto Santo estas portugala insulo kaj parto de la arkipelago de Madejro. La insulo konsistas el unu municipo Porto Santo.

Porto Santo situas 50 km nordoriente de la insulo Madejro.

La insulo estas nur ekde 1420 loĝata, post kiam kapitanoj de princo Henriko la Navigisto, João Gonçalves Zarco kaj Tristão Vaz Teixeira, remalkovris ĝin kiam ili en 1418 pro ŝtormo surbordiĝis. Pro dankemo ke ili postvivis ili nomis la insulon Porto Santo (Sankta Haveno).

Situo (nordoriente de Madejro)

Koordinatoj:(33° 3′ 43″ N; 16° 21′ 23″ U Mapo)