Portorož

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunsubiro en Portorož (Piran)
La golfeto de Portorož

Portorož (itale: Portorose, "haveno de la rozoj") estas marborda loko en Slovenio, la slovena marbordo estas parto de Istrio. Ĝi estas unu el la plej turismaj lokoj de Slovenio. Portorož apartenas al la komunumo Piran kaj havas 3000 loĝantojn. Portorož havas kazinon, jakthavenon kaj plurajn sportfaciligojn. En Sečovlje, 6 kilometroj de Portorož estas malgranda internacia flughaveno Portorož (IATA: POW, ICAO: LJPZ).

La flughaveno estas la tria plej granda en Slovenio kaj situas nur kelkcentoj da metroj de Kroatio. Krom por Portorož la flughaveno ankaŭ estas uzata por turistoj kiuj volas iri al Piran, Izola, Koper, aŭ al la kroata Umag. Ĝi estas la hejma haveno de la aviada kompanio Solinair.


Eksteraj ligiloj