Portreto de la papo Leono la 10-a (Rafaelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de la papo Leono la 10-a

La Portreto de la papo Leono la 10-a kun du kardinaloj estas pentraĵo fare de la itala renesanca majstro Rafaelo, ĉirkaŭ 1517. Ĝi estas hejmigita en Uffizi Galerio de Florenco.

Kontraste al verkoj pentrantaj klasikajn, idealigitajn madonojn kaj figurojn el antikveco, tiu portreto montras la sidanton laŭ realisma maniero. La papo estas pentrita havante la pezon de la meza aĝo, dum lia rigardo ŝajnas streĉita. La pentraĵo formas parton de serio de vidaj kontraŭdiroj inter aspekto kaj realeco, intencitaj de Rafaelo por respeguli la maltrankvilecon de periodo de tumulto por la papeco. Marteno Lutero ĵus defiis la papan aŭtoritaton,[1] inter aliaj malfacilaĵoj, pro la metodo de Leono la 10-a por vendi indulgencojn por financi la verkon de Sankta Petro.

La tenilo pinte de la seĝo de la papo elvokas la simbolajn pilketojn de la Mediĉoj, dum la ilustraciita Biblio maslferma surtable estis identigita kiel la Hamiltona Biblio.[2]

La kardinaloj estas kutime identigitaj kiel Giulio di Giuliano de' Medici kaj Luigi de' Rossi.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Doak, Robin Santos. Pope Leo X: Opponent of the Reformation. Compass Point Books, 2006. 9–14. ISBN 0-7565-1594-7
  2. Bernice F. Davidson, Raphael's Bible (1985), p. 12.
  3. Vidu ekz., Web Gallery of Art, www.lib-art.com