Portsmouth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Portsmouth en Anglio. Vidu ankaŭ la artikolon pri la urbo Portsmouth en Nov-Hampŝiro, Usono, urboamikece ligita al la angla urbo, kiu donis sian nomon al la usona.
Elaera vido

Portsmouth estas kaj urbo kaj unuara instanco en la angla regiono South East England.

Ĝis 1997 ĝi estis parto de la provinco Hampshire.

Ĝi estas la sola brita urbo situanta sur insulo (Portsea Island), kaj estas grava militarmea haveno kun longa historio. Inter la vizitindaĵoj estas HMS Victory, la flagŝipo de admiralo Horatio Nelson, la Mary Rose (tudora militŝipo), HMS Warrior (deknaŭa-jarcenta militŝipo), anglikana kaj romkatolika katedraloj, kaj kastelo.

Dum la dua mondmilito granda parto de la urbo detruiĝis pro bomboj.

En la sportmondo Portsmouth famas pro sia futbal-klubo.

Loĝantaro: 190 000 (1997)

Areo: 40 km²

Vidu ankaŭ

Loka regado kaj administrado en Britio