Portugalaj eŭro-moneroj
| € |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 17 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Portugalio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio kaj Grekio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Bildoj de la naciaj flankoj de la portugalaj eŭro-moneroj [redakti]
Eŭro-moneroj |
|
|---|---|
| Eŭrozono | |
| Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
La portugalaj eŭromoneroj havas tri malsamajn desegnojn, fare de Vitor Manuel Fernandes dos Santos, unu por ĉiu el la tri monero-serioj (ruĝaj, or-koloraj, kaj arĝent-orkoloraj). Tamen ĉiuj enhavas reĝan sigelon ene de cirklo de sep kasteloj kaj kvin ŝildoj kun la kvin vundomarkoj de Kristo kaj la vorto "Portugal".
| 0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
|---|---|---|
![]() |
![]() |
![]() |
| La reĝa sigelo de 1134. | ||
| 0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
![]() |
![]() |
![]() |
| La reĝa sigelo de 1142. | ||
| 1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
![]() |
![]() |
La ĉirkaŭaj literaĵoj montras la sep kastelojn kaj kvin ŝildojn same kiel sur la nacia flanko. |
| La reĝa sigelo de 1144. | ||
Vidu ankaŭ la paĝojn pri [redakti]
- bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj
- la komuna valuto Eŭro
- la antaŭa nacia valuto portugala eskudo








