Portugalio en la Eŭrovido-Kantokonkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vânia Fernandes enBeogrado (2008). 2-a loko en la duonfinalo
Sabrina en Helsinko (2007)

Portugalio partoprenas en la Eŭrovido-Kantokonkurso ekde la jaro 1964. Entute la lando partoprenis en 45 eventoj. Malgraŭ longa vojo de tiu ĉi lando en la historio de Eŭrovido, ĝi neniam atingis bonajn rezultojn. El la 42 sendataj kantoj, nur 9 atingis la grupon de la 10 unuaj pozicioj, dume la aliaj 33 restis ekster la grupo kaj multfoje sufiĉe malproksime. La debuto de Portugalio en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1964 estis tre senkuraĝiga. La lando sendis al António Calvário kaj la kanto "Oração", kiu ne ricevis poentojn kaj restis en la lasta loko. Ĉi tiu malbona debuto estis poste sekvata por aliaj malbonaj jaroj. Ĉiujare la portugaloj nur ricevis kelkajn poentojn kaj ĉiam restis inter la lastaj lokoj. En la Eŭrovido-Kantokonkurso 1970 estis la unua fojo kiam ĝi ne partoprenis la festivalon ĉar kune kun Aŭstrio kaj la skandinavaj landoj forlasis la festivalon ĉar ne konsentis la malbonan rezulton de la antaŭa jaro, en kiu anonciĝis kvar gajnintoj. Pro tio, Sergio Bores, kiu estis elektata por la reprezentado de Portugalio, ne partoprenis.

La lando revenis al Eŭrovido-Kantokonkurso 1971 per la kantistino Tonicha kaj atingis la 9-an lokon, kun 83 poentoj, la unua sukceso de la portugaloj en tiu evento. Sed pli bona rezulto venis sekvajare kiam en la festivalo de 1972, Carlos Mendes per la kanto "A Festa Da Vida" atingis la 7-an lokon kun 90 poentoj.

En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2007, Portugalio prezentis al la kantistino Sabrina, kiu finis en la 11-a loko de la duonfinalo per la kanto "Dança Comigo (Vem Ser Feliz)" kanto ĉefe en la portugala sed kun kelkaj alilingvaj frazoj dum la viva kantado). Sabrina ne povis eniri en la finalon. En 2008 Portugalio sukcesis klasifi por la finalo. En la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 en Moskvo, Rusio, ĝi estis reprezentita per la kanto en la portugala lingvo Todas as ruas do amor interpretita de la kantistino Flor-de-Lis kiu restis en la 15-a loko.

Eksteraj ligiloj