Portugallingvaj moŝtaj pronomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Portugala lingvo, kiel plejparto de latinidaj lingvoj dum renesanco akiris moŝtajn formojn rekte prenitaj el latina. Male al kio multaj kredas tiuj formoj ne estas eĉ ne bizancaj eĉ ne mezepokaj, ili estas formuloj de malalta romia imperio, ĝenerale el la esprimmaniero de kortego de Hadriano, prenitaj de humanistoj. Oni nomas tiuj formuloj "pronomes de tratamento", t. e., moŝtaj pronomoj aŭ, laŭlitere regalaj pronomoj.

Hodiaŭ, ĉefe en lastaj 20 jaroj, pro influo de angla lingvo oni forlasas tiujn, ekcepte "Vossa Mercê", malogita al "Você", kiu estas komuna uza pronomo.

Listo de Portugallingvaj moŝtaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

  • Nur kelkaj estas listitaj
pronomo Malongigo laŭlitera traduko Esperanta formo Komentoj
Excelentíssimo senhor Exmo Sr. Tre distigiĝa sinjoro Ekcelenca moŝto Oni uzas ĝin en Brazilo al elektitaj aŭtoritatuloj, episkopoj kaj juĝistoj, en Portugalio la uzo estas plej ofta
Ilustríssimo senhor Ilmo Sr. tre klera sinjoro Sinjora moŝto Oni uzas ĝin al ĉiuj, ĝenerale, eĉ al infanoj en oficialaj korespondado.
Vossa Alteza Via alteco Via princa moŝto Al al altaj nobeluloj (dukoj, princoj, ktp).
Vossa Mercê Você via komplezo Vi Estas la ofta rilata pronomo en Brazilo, eĉ patro nomas siajn infanojn "Vocês"
Vossa Magnificência Via mirindeco Via rektora moŝto oni uzas al rektoroj de universitatoj, kiam oni parolas al rektoro, oni devas diri "magnífico senhor reitor" (mirinda senjoro rektoro)...
Vossa Majestade Via Majesteco Via Majesteca moŝto Nur al kronita reĝoj