Portugalparolantaj afrikaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La landoj de PALOP, ruĝe

La Portugalparolantaj afrikaj landoj konsistas el kvin afrikaj landoj kie la Portugala lingvo estas oficiala lingvo: nome Angolo, Kaboverdo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko kaj Santomeo kaj Princo.[1] Krom havi komunan lingvon, tiuj iamaj kolonioj de la Portugala Imperio, kunhavas fortan “kulturan identecon, similan sistemon de regado kaj longan tradicion de kontaktoj kaj interŝanĝoj inter ili”.[2] En 1992, la kvin Lusofonaj Afrikaj landoj formis interŝtatan organizon nome PALOP, siglo kiu aludas al la Afrikaj Landoj de Portugaala Oficiala Lingvo (en portugala Países Africanos de Língua Oficial Portuguesa).[2] La landoj de PALOP subskribis oficialajn interkonsentojn kun Portugalio,[3] La Eŭropa Unio[2] kaj la Unuiĝintaj Nacioj,[4] kaj ili kunlaboras por helpi la disvolvigon de kulturo, edukado kaj konservado de la portugala lingvo.[1] Kun Portugalio kaj Brazilo en 1996, la Portugalparolantaj afrikaj landoj starigis la Komunumo de portugallingvaj landoj (en portugala Comunidade dos Países de Língua Portuguesa}, mallongigita al CPLP),[5] kaj Orienta Timoro poste aliĝis en 2002.

La landoj de PALOP[redakti | redakti fonton]

Iamaj portugalaj kolonioj
Portugala kolonio (1474 - 1778), hispana kolonio (1778–1968)
  •  Ekvatora Gvineo (studis adopti portugalan kiel tria oficiala lingvo (krom hispana kaj franca) en 2011.[6] Origine portugala kolonio antaŭ ĝi estis postulita de Hispanio en 1778, Ekvatora Gvineo estus adoptinta portugalan kiel tria oficiala lingvo kolonia espere eniri en la CPLP spite siaj limigitaj historiaj kaj kulturaj komunaĵoj kun la aliaj landoj.[7] Ĉiukaze la portugala absolute ne estas uzata en la lando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 PALOP. Eurostat. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 PALOP and Timor Leste: cooperation with Lusophone countries. European External Action Service. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-22. Alirita 2021-08-18. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  3. "Projecto Apoio ao Desenvolvimento do Sistema Judiciário PIR PALOP" Arkivigite je 2014-08-10 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  4. "Speech of the Ambassador Dulce Maria Pereira, executive secretary to the Community of Portuguese-Speaking Countries to the General Assembly of the United Nations concerning HIV/AIDS". 25–27 Junio 2001. United Nations. Konsultita la 25an Septembro 2012.
  5. "Roundup: Portuguese-Speaking African Countries embrace new era". English People Daily.
  6. María Jesús Nsang Nguema (Prensa Presidencial) (15a Oktobro 2011) S. E. Obiang Nguema Mbasogo clausura el Segundo Periodo Ordinario de Sesiones del pleno de la Cámara de Representantes del Pueblo (hispane). Oficina de Información y Prensa de Guinea Ecuatorial (D. G. Base Internet). Alirita 27a Marto 2012.
  7. Obiang convierte al portugués en tercer idioma oficial para entrar en la Comunidad lusófona de Naciones. Europa Press (15a Julio 2007). hispane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]