Portus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Portus (latine „haveno“), plennome Portus Ostiensis Augusti, pli poste Portus Romae, estis unu de la antikvaj havenoj de Romo. La restaĵoj troveblas ĉ. 20 km sudokcidente de la urbo, inter la Flughaveno Rom-Fiumicino kaj la norda alflua branĉo de Tibero.

Konstraudo dum regado de Claudius[redakti | redakti fonton]

Ĉar la rekte ĉe Tibero situanta haveno Ostia pli kaj pli sabliĝis, la imperiestro Claudius komencis en 42 p.K. grandan konstruon de havenbaseno, granda je 69 hektaroj, 4 km norde ĉe alfluo de Tiber-alfluanto: Ĝin limis du moleoj, etendiĝintaj forte en la maron. Ĉe la haven-enirejo, oni konstruis artan insulon kun lumturo. Por bazfortigi tiun insulon, oni sinkigis grandan, per ŝtonoj ŝarĝitan ŝipon, kiu servis pli frue por transporto de obeliskoj el Egiptujo.

La moleoj servis kiel ankrejoj, sed aldone la suda moleo servis ankaŭ kontraŭ la daŭraj sudokcidentej ventoj. Tio estis nur parte sukcesa, ĉar ekz. Tacito priskribas sinkon de pluraj greno-transportaj ŝipoj en 62 p.K., ene de la haveno kaj pro sekvoj de sturmo.

La havenbaseno estis malfermita en la nordokcidento, dum sudoriente ĝi estis ligita tra kanalo al Tibero, tiel la kargoŝipoj – same granda kvanto da greno el Egiptujo – povis facile pluŝipi al Romo. Pluse, oni konstruis 24 km longan Via Portuensis kiel novan vojon.

Konstruado dum Trajano[redakti | redakti fonton]

Iama havenbaseno

Ekde 103, pligrandigis imperiestro Trajano la havenon orienten per 33 hektarojn granda, sesflanka baseno, kies restaĵoj eĉ hodiaŭ klare videblaj (Lago Trajano, rekte sude de la flughavena konstruaĵo), ĉ. 1 km disde la marbordo, kiel sekvo de la surgrundiĝo. Surbaze de ties diametro de pli ol 700 m, eĉ la plej grandaj ŝipoj trovis haltejon ĉe la kajo, al kiuj apartenis grandegaj stokejoj.

Ankaŭ tiu nova baseno estis interligita per kanaloj al haveno de Claudius kaj rekte kun la Tibero (Fossa Trajana). Pli posta nomo de la kanalo, Flumen Micinum, resonas en la loknomo de Fiumicino, kiu estis fondita nur en 1825 ĉe la marbordo.

Krom la ruinoj de la stokejoj kaj dokoj, postrestis ankaŭ restaĵoj de varmbanejoj, temploj kaj domsubaj pasejoj (~loĝioj).

Sekvoj por Ostia[redakti | redakti fonton]

La nova haveno rapide transprenis ĉiun taskon, kiun plenumis ĝis tiam la haveno Ostia, sed Portus restis urboparto de Ostia. La havena komunumo Portus kreskis do daŭre. Post 300 – dum tempo de imperiestro Konstantino la Granda – la urboparto havis 30.000 ĝis 40.000 loĝantojn kaj iĝis tuj post Ostia aŭ samtempe sidejo de episkopo.

La subeniro de Ostia akceliĝis, kiam Konstantin alt-rangigis Portus en 314 al colonia (tiel do donis al ĝi la urborajtojn) kaj Ostia iomete pli poste, kune kun Portus aliĝis al Romo kiel Portus Romae. Muro, kiun konstruigis Konstantino por protekto de la haveno inter Portus kaj Ostia, simbolis la dividon de la du urboparto de Romo. La loĝantaro de Ostia baldaŭ rapide malpliiĝis post atako de la vandaloj kaj saracenoj.

Kun disfalo de la romia imperio, ankaŭ Portus perdis sian gravecon en la 6-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

41.77916666666712.266666666667