Pos-Amiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pos-Amiko
La 25-a numero de Pos-Amiko
La 25-a numero de Pos-Amiko
revuo
Formato PDF
Periodeco kvarjara

Redaktisto Koko Poso
Establodato 2012
Prezo senpaga

Retejo Pos-Amiko - Klaĉ-Kunveno Post-Somera
vdr

La Pos-Amiko estas humura gazeto eldonita de Koko Poso kelkfoje en la jaro. En la gazeto troviĝas ŝercaj kaj parodiaj artikoloj pri la (junulara) Esperanto-movado, ĉefe tiuj, kiuj rilatas al KKPS.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Pos-Amiko aperis en junio 2012, kaj ekde tiam aperis kvarfoje en la jaro. La gazeto kutime unue aperis en papera formo dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo, kaj poste en la retpaĝo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la artikoloj en la Pos-Amiko estas pri fikciaj 'skandaloj', 'konspiroj' aŭ 'sciencaj malkovroj'. Ili ofte temas pri konataj aktivuloj en la junulara movado.

Regulaj eroj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj aferoj ofte aperas en Pos-Amikoj:

  • Titolpaĝo kun bildo de Koko Poso, nomo de la gazeto kaj enhavtabulo
  • Iu artikolo pri estraro aŭ komisiono de TEJO
  • Iu artikolo aŭ anonco pri ligo inter alkohola trinkaĵo kaj ebrieco fare de D-ro B. Telo
  • Blogstila artikolo "El la tombo de Zombenhof"
  • La horoskopo, kun krom la 12 kutimaj signoj ankaŭ 'Aleks Kadar'
  • Lasta paĝo nomita 'EVENTOJ' kun varia enhavo, ofte reklamo por KKPS

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

La Pos-Amiko mem nek la retpaĝo mencias respondeculojn krom la fikcia 'Koko Poso', sed laŭ la kolofono ĝi estas eldonaĵo de la Nederlanda Esperanto-Junularo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]