Posadas (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Posadas estas urbego, universitata urbo kaj limpasejo en Argentino en Provinco Misiones, kies provinca ĉefurbo estas. Posadas formas duoblan urbon kun Encarnación.

Dosiero:EscudoCiudadPosadas.png
Blazono de Posadas
Mapo pri la pli gravaj urboj en Argentino, kie estas videbla Posadas nordoriente

Bazaj informoj

Geografio

Bildaro pri Posadas

Posadas situas sur ebenaĵo en la nordorienta parto de la lando, laŭ la maldekstra bordo de Paraná (rivero). Kontraŭe Encarnación troviĝas jam en Paragvajo. Corrientes (urbo) troviĝas 291, Resistencia 306, Rosario 771, Bonaero 844, La Plata 862, Saltaurbo 995, San Miguel de Tucumán 926, Mar del Plata 1191 km.

Historio

Unue jezuito fondis paragvajan komercan postenon kaj havenon en 1615, kies nomo estis Anunciación de Itapúa, sed dek jarojn poste la urbeto estis proponita al la alia flanko de la rivero. Tamen tiu urbeto ne estis plene forlasita kaj en 1628 pli nova urbeto fondiĝis. En 1869 la urbo prenis pli novan nomon. Tiutempe okazis milito, la urbon braziéaj soldatoj defendis. Fine Paragvajo rezignis pri ĉiuj postuloj de la areo, sekve la urbo en 1879 la urbo estis renomita pri nacis heroo José Gervasio de Posadas. En 1884 Posadas iĝis administra centro de la regiono. La universitato ekfunkciis en 1973.

Ekonomio

En Posadas meblaro, tabakoj, nutraĵoj, teksaĵoj kaj konstruado estas la plej gravaj industrioj. Aliaj gravaj ekonomiaj agadoj estas komercado kaj servoj.

Trafiko

Panoramo pri Posadas

Posadas estas ligita al Encarnación fare de longa ponto. Gravas la haveno, kiun profitas ne nur la ekonomio, sed ankaŭ la sportistoj. Aŭtobusoj ligas la urbon enlande kaj eksterlande. La trajno malofte trafikas. La internacia flughaveno funkcias en distanco 7 km.

Klimato

Posadas situas en subtropika klimato, kie jare pluvas po 1948 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en aprilo pluvas plej ofte. La averaĝa temperaturo estas 22 °C, la varmo havas rekordon en decembro kun 42 °C. En julio la plej malgranda temperaturo estis -3 °C.

Vidindaĵoj

Vido en Posadas

Ĝemelurboj

Fontoj