Sufiksoj en Esperanto
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Sufikso (aŭ postafikso) estas afikso kiu estas postmetita al alia morfemo, kreante novan signifon, ekzemple kat+et = katet'.
En Esperanto plejofte ĝin sekvas gramatika markilo (a, oj, us k.a.): kateto, kateta.
Vorto povas havi pli ol unu sufikson: katideto, tranĉilingaro.
Kategorio-sufiksoj
Pri la afero jene skribis Kálmán Kalocsay en la Enciklopedio de Esperanto, sub la gloso "Kategorio-sufiksoj":
|
Neoficialaj postafiksoj
Neoficialaj postafiksoj. El la diversaj postafiksoj aplikitaj en la teknika lingvo tri havas ŝancojn eniri la komunan lingvon: -oza, signifanta materian multhavecon por anstataŭi la pezajn -plena, -riĉa; -iva, signifanta kapablon, do estanta la aktiva paralelo de l' pasiva ebla (voliva: volkapabla; elvokiva: elvokkapabla); -izi, en la Veraxa senco: apliki ion al io science aŭ metie, apliki metodon de eltrovinto (ŝtonigi vojon, salizi koloidsolvaĵon, pasteŭrizi lakton, faradizi nervon). Pli kaj pli ĝeneraliĝas la sufikso -io por landnomoj (Germanio) kaj scienco anatomo-anatomio. KALOCSAY.
Noto de M. C. Butler. Mi ne kredas, ke -i- estas sufikso. Kaj certe „anatomo“ deriviĝas de „anatomio“ (-iisto, mallongigo -o) kaj ne inverse. Valorus aldoni kelkajn teknikajn sufiksojn -it, hiper-, k. c., pri medicino, botaniko, ĥemio, k. s.
Oficialaj postafiksoj
La oficialaj postafiksoj de Esperanto estas:
Verbaj
- Aktivo: -ant-, -int-, -ont-
- Pasivo: -at-, -it-, -ot-
Alispecaj
- -aĉ-, -ad-, -aĵ-
- -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-
- -i-, -id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-
- -obl-, -on-, -op-
- -uj-, -ul-, -um-
-ĉj, -nj
La signifo kaj uzado de "-ĉj" kaj "-nj" estas por postafikso kiu karesformigas virajn kaj inajn nomojn, respektive. -Ĉj- kaj -nj- estas la solaj sufiksoj kiuj komenciĝas per konsonanto, kaj ankaŭ la solaj kiuj povas ŝanĝi la radikvortojn al kiuj ili estas algluataj. Por adapti ilin pli al Esperanta fonetiko, kelkaj (i.a. UEA en sia Plena Analiza Gramatiko) estas proponintaj ŝanĝi ilin al -uĉj- kaj -inj-. Similaĵoj de "-ĉj" en aliaj lingvoj estas: -lein [-lajn], -erl, -i, -chen [-ĥjen] (germana); -tje (nederlanda); -inho [inju] (portugala); -ito (hispana).
-eg
La signifo kaj uzado de "-eg" estas por pligrandigo aŭ pliintensigo. La similaĵoj de "-eg" en aliaj lingvoj estas: kjempe- (norvega); -ã- (portugala lingvo); -an-, -on- (portugala kaj hispana);-on-(itala: libro 'libro' — librone 'librego').
-end
La signifo kaj uzado estas por "devige". La deveno de "-end" estas de la latina lingvo per Ido.[mankas fonto]
Vidu ankaŭ
- Antaŭafiksoj en Esperanto
- Vortfarado
- Kálmán Kalocsay
- Pri Landnomoj – La sistemo de Dro Zamenhof. Rimarkoj pri la Propraj Nomoj en Esperanto kaj ilia transskribo