Piedestalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Postamento)
Piedestalo de la Trajana kolono ĉ. 1860

Piedestalopostamento estas kvarangula masivo, subportanta kolonon, statuon, konstruaĵojn k.s. ordinare riĉe modlurita ĉe sia bazo kaj kornico. Kutime ekzistas enskribo kun la plej gravaj indikoj pri la monumento, ekzemple nomoj de personoj, datoj, indikoj pri okazaĵoj ktp.

Laŭ Francisko Azorín piedestalo estas Subportilo, ofte modlurita ĉe ĝia bazo k. kornico.[1] Li indikas etimologion el la greka podos + stall (piedo + staraĵo).[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo estas la piedestalo de la Trajana kolono en Romo. La romia imperiestro Trajano ordonis, ke oni bildigu liajn venkojn en la militoj kontraŭ la dakoj sur kolono. La piedestalo havis plurajn funkciojn: Ĝi estis la enirejo al la interno de la kolono, estis konceptita kiel konservejo por la urno kun la cindro de la imperiestro kaj fine servis por porti la benan enskribon de la monumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 164.
  2. Azorín, samloke.