Postelwitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Postelwitz estas vilaĝo kiu situas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi troviĝas ĉe la dekstra bordo de la rivero Elbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ sia deveno Postelwitz estas tipa ŝipista vilaĝo kun trabfakaj domoj. Multaj tradicioj ligiĝas al ĝi. La altaj helaj sabloŝtonaj rokomuroj malantaŭ la vilaĝo estas la spuroj de la iama ŝtonminado. La ŝtonrompejoj, kiuj ekfunkciis en la dua duono de la 16-a jarcento dum certa periodo estis la plej gravaj en la tuta montaro. De ĉi tie venis la ŝtonoj ne nur por la preĝejo de Bad Schandau, sed ankaŭ por famaj konstruaĵoj en Dresdeno, interalie por Zwinger, Kreuzkirche, Frauenkirche kaj Katholische Hofkirche.
La sekva historia bildkarto montras Postelwitz, parton de la tereno de la ŝtonminejoj (dekstre) kaj en la dekstra fono la rokregionon Schrammsteine.

Ĉi sube estas plia vido al la ŝtonminejoj tiutempe ankoraŭ funkciantaj.
Post la fino de la ŝtonrompado la restantaj ŝutmontoj estis rearbarigitaj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Proksime de Postelwitz allogas pluraj turismaj celoj:

precipe la rokoregionoj

kaj la montoj

Administra aparteno[redakti | redakti fonton]

Postelwitz estas parto de la komunumo Bad Schandau, krom la samnoma ĉefloko al ĝi apartenas Krippen, Ostrau kaj Schmilka.