Postgastejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Estinta postgastejo en Běchovice

Postgastejo (gastejo, kiu estis poste) aŭ ekskurs-gastejo estis en pasinteco specialigita gastejo, kiu servis por ripozo, refreŝiĝo kaj de homoj kaj ankaŭ de tirbestoj dum vojaĝado por pli longaj distancoj. La postgastejoj estadis establitaj laŭlonge laŭ ĉefaj vojoj kaj komercaj padoj. Kutime ili servis, krom aliaj, ankaŭ kiel rejungejo por la bestoj, kie okaze de bezono eblis ne nur tranokti kaj satmanĝi, sed ankaŭ trinkigi, nutrigi aŭ ŝanĝi ĉevalojn. Krom la vojaĝantoj ili estis plej ofte eluzataj de ĉevalveturigistoj dum malpeza ŝarĝtransporto.

Kun veno de fervojo kaj pli poste de motorveturiloj la postgastejoj iom post iom tute pereis kaj ili estis ŝanĝitaj en aliajn mastrum- aŭ refreŝigejajn ekipaĵojn (ekz. motorestojn, motelojn, fabrikojn, deponejojn, laborejojn, garaĝojn kaj simile). Temis propre pri antaŭuloj de la hodiaŭaj moteloj kaj motorestoj.

Kutima konsisto de la gastejo estadis ĉevalejoj, glaciejoj, garbejoj (deponejoj de pajlo kaj foino), ofte ankaŭ enveturigpordego, kie oni pagis vojimposton.

En Hungario en tia domo Poŝta Muzeo en Balatonszemes funkcias.