Postgotiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Andreo en Erlabrunn el la jaro 1656

Kiel postgotiko oni nomas la aperadon de gotikaj arĥitekturaj elementoj en la epokoj de renesanco kaj baroko, do fakte post la vera mezepoka epoko de gotiko. Ekzistas ankaŭ la termino „barokgotiko“, kiu tamen estas alia nomo por rokoko kaj do tute alia stilo.

Ĉefaj distingiloj[redakti | redakti fonton]

Postgotiko estas aperaĵo de la renesanca kaj baroka epokoj. Temas unuflanke pri kontinuado de la mezepoka konstrutradicio (precipe je la volbokonstruado) kadre de metie kaj gilde kaj korporacie stampita arĥitekturo, aliaflanke pri la programeca utiligado de selektaj gotikaj elementoj kiel ripovolboj kaj ornamripaj fenestroj en la eklezia konstruo kiel dislimigo de la profankonstruo. Nur malofte la stilo troviĝas je altrangaj malsanktaj domoj kiel kasteloj aŭ urbodomoj. La arĥitektoj kombinis sisteme kun la gotikaj elementoj antikvemajn elementojn murorilatajn kiel kolonojn kaj trabarojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La interno de la jezuita preĝejo Ĉieliro de Sankta Maria en Kolonjo, konstruokomenco en 1618
La konstruado de la katedralo de Orléans komenciĝis en 1601

La uzado de postgotikaj formoj estis grava precipo en la protestantaj landoj por la konstruado de preĝejoj kaj kapeloj, ekzemple laŭ formo de la Ĉefpreĝejo Beatae Mariae Viriginis en Wolfenbüttel. La starigo de gravaj kaj pompaj profandomoj okazis pli malofte, kvankam ĝis en la malfrua 17-a jarcento postgotikaj solvoj ludis centran rolon je la pliampleksigo de la anglaj universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo.

Ankaŭ en katolikaj regionoj ekestis formoj de postgotiko, ekzemple en la Bavarujo la pilgrimopreĝejo en Dettelbach. Postgotikajm principojn volonte uzis la jezuita preĝeja arĥitekturo: ekzemple la jezuita preĝejo en Molsheim (Alzaco) kaj la preĝejo Ĉieliro de Sankta Maria en Kolonjo.

Ĉefa ekzemplo por baroka postgotiko de la 18-a jarcento en Aŭstrujo estas la preĝejo de la ordeno de germanaj kavaliroj en Vieno.

En Francujo oni plukonstruis diversajn el la grandaj katedraloj ankaŭ dum la barokepoko (ekzemple la katedralon de Nantes ekde 1627) kaj eĉ novkonstruis katedralojn kun gotikaj formoj (ekzemple en 1601 la katedralon de Orléans).

Postgotiko kaj novgotiko und Neugotik[redakti | redakti fonton]

Sub la termino postgotiko oni komprenas la uzadon de gotikaj formoj kadre de arĥitekturo principe orientita al la antikvo (renesanco, baroko). La gotikaj elementoj estas uzataj kiel distingiloj, ekzemple por doni al preĝejoj sanktan aspekton. Male al tio la novgotiko estas la novformado aŭ laŭkreado de mezepokaj arĥitekturaj stiloj pensataj kiel unuecoj. En la epokoj de romantismo kaj historiismo oni formis egale per ĝi preĝejojn, urbodomojn, loĝdomojn aŭ kastelojn.

La ĉefa diferenco sur stila nivelo estas laŭ Hermann Hipp, ke la postgotiko uzis nur selektajn elementojn. En centra Eŭropo la postgotiko rezignis plejparte la uzadon de pinakloj kaj gablo. La novgotiko ofte denove aplikas la originajn stilelementojn gotikajn.[1]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. Hipp: Studien zur Nachgotik des 16. und 17. Jahrhunderts in Deutschland, Böhmen, Österreich und der Schweiz. Doktortezo ĉe la Universitato Tübingen, 1979

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Hipp: Studien zur ‘Nachgotik‘ des 16. und 17. Jahrhunderts in Deutschland, Böhmen, Österreich und der Schweiz. 3 Bde. Hanovro, 1979.
  • Hermann Hipp: Die Bückeburger "structura". Aspekte der Nachgotik im Zusammenhang mit der deutschen Renaissance. En: Renaissance in Nord-Mitteleuropa I. (= Schriften des Weserrenaissance-Museums Schloß Brake 4). München, Berlino 1990, pj. 159–170.
  • Hermann Hipp: Die "Nachgotik" in Deutschland - kein Stil und ohne Stil. In: Hoppe, Stephan; Nußbaum, Norbert; Müller, Matthias (Hrsg.): Stil als Bedeutung in der nordalpinen Renaissance. Wiederentdeckung einer methodischen Nachbarschaft. Regensburg 2008, pj. 14–46.
  • Barbara Schock-Werner: Die Bauten im Fürstbistum Würzburg unter Julius Echter von Mespelbrunn 1573 - 1617. Struktur, Organisation, Finanzierung und künstlerische Bewertung. Regensburg 2005.
  • M. Hesse: Von der Nachgotik zur Neugotik. Die Auseinandersetzung mit der Gotik in der französischen Sakralarchitektur des 17. u. 18. Jahrhunderts. Frankfurto ĉe Majno 1984.
  • L. J. Sutthoff: Gotik im Barock. Zur Frage der Kontinuität des Stils außerhalb seiner Epoche. Dissertation, Saarbrücken 1988.
  • E. Kirschbaum: Deutsche Nachgotik, ein Beitrag zur Geschichte der kirchlichen Architektur von 1550-1800. Aŭgsburgo 1930.