Postkolonia literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Postkolonia literaturo estas korpo de literaturo kiu reagas al la intelekta diskurso de eŭropa koloniismo en Azio, Afriko, Mezoriento, Pacifiko, kaj aliaj postkoloniaj areoj tra la mondo. Postkolonia literaturo pritaktas problemojn kaj konsekvencojn de la senkoloniigo de lando aŭ nacio, ĉefe politika kaj kultura sendependeco de iamaj subigitaj koloniaj popoloj; ĝi kovras ankaŭ literaturajn kritikojn de kaj pri postkolonia literaturo, kies nuancoj portis, komunikis aŭ justigis rasismon kaj koloniismon.[1] Sed plej nuntempaj formoj de postkolonia literaturo prezentas literaturan kaj intelektajn kritikojn de postkolonia diskurso per barakto por asimiligi postkoloniismon kaj ties literaturajn esprimojn.

Kritika alproksimiĝo

Postkolonia literatura kritikismo reekzamenas kolonian literaturon, ĉefe koncentrante al la socia diskurso, inter la kolono kaj la koloniigito, kiu formas kaj produktas literaturon. En Orientalism (1978), Edward Saïd analizis la fikcion de Honoré de Balzac, Charles Baudelaire, kaj Lautréamont (Isidore-Lucien Ducasse), kaj esploris kiel ili influiĝis, kaj kiel ili helpis formi la socian fantazion de eŭropa rasa supereco. Postkoloniaj fikciaj verkistoj traktas la tradician kolonian diskurson, ĉu per modifado aŭ per ŝanĝado, aŭ ambaŭe.

Ekzemplo de postkolonia romano estas Wide Sargasso Sea (1966), de Jean Rhys, historio antaŭita de Jane Eyre (1847), de Charlotte Brontë, literatura varianto kie familia historio estis rakontita el la vidpunkto de subalterna protagonistino, Antoinette Cosway, kiu, ene de la historio, estas socie subpremata rolulo kiu estas renomata kaj diverse espluatita. Ĉe postkolonia literaturo, la protagonisto kutime baraktas ĉe aferoj de identeco — ĉu socia, kultura, aŭ nacia, ktp. — kutime kaŭzata de esperto de psikologiaj konfliktoj devenaj el kultura asimilado, al vivo inter la malnova, indiĝena mondo kaj la dominanta hegemonio de la invadaj sociaj kaj kulturaj institucioj de la kolonia imperiismo de metropolo.

La “kontraŭ-konkesra rakontaro” konsideras la indiĝenajn loĝantojn de koloniigitaj landoj kiel viktimoj pli ol kiel rivaloj de la koloniigintoj.[2] Tio priskribigas la koloniigitan popolon laŭ pli humana lumo sed riskas senkulpigi koloniigintojn el respondeco pro la efikoj de koloniigo per akceptado, ke la loĝantoj estis "kondamnitaj" al sia fato.[2]

Menciindaj aŭtoroj

Kelkaj aŭtoroj laŭ mondoregionoj

Afriko

Ameriko

Mezoriento

Azio

Pacifiko

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  • Hart, Jonathan; Goldie, Terrie (1993). "Post-colonial theory". In Makaryk, Irene Rima; Hutcheon, Linda; Perron, Paul. Encyclopedia of contemporary literary theory: approaches, scholars, terms. Toronto, Canada: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-5914-7. Retrieved 14 November 2011.

Plia legado

  • Tobias Döring, Postcolonial Literatures in English: An Introduction, 2008.
  • Prem Poddar and David Johnson, A Historical Companion to Postcolonial Literature in English, 2005.
  • Alamgir Hashmi, The Commonwealth, Comparative Literature and the World, 1988.
  • John Thieme, The Arnold Anthology of Post-Colonial Literatures in English
  • Chelsea 46: World Literature in English (1987)
  • Poetry International 7/8 (2003–2004)
  • Eugene Benson and L. W. Conolly (eds.), Encyclopedia of Post-Colonial Literatures in English, 1994, 2005.
  • John McLeod, Beginning Postcolonialism, second edition (MUP, 2010).
  • Alamgir Hashmi, Commonwealth Literature: An Essay Towards the Re-definition of a Popular/Counter Culture, 1983.
  • Elleke Boehmer, Colonial and Postcolonial Literature: Migrant Metaphors
  • Britta Olinde, A Sense of Place: Essays in Post-Colonial Literatures
  • Peter Thompson, Littérature moderne du monde francophone. Chicago: NTC (McGraw-Hill), 1997
  • Homi Bhabha, The Location of Culture', Routledge 1994, ISBN 0-415-05406-0
  • Postcolonial Theory and the Arab-Israeli Conflict eldonita de Philip Carl Salzman kaj Donna Robinson Divine, Routledge (2008)

Eksteraj ligiloj

  1. Hart, Jonathan; Goldie, Terrie (1993). "Post-colonial theory". In Makaryk, Irene Rima; Hutcheon, Linda; Perron, Paul. Encyclopedia of contemporary literary theory: approaches, scholars, terms. Toronto, Canada: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-5914-7. Konsultita la 14an de novembro 2011. http://books.google.com/books?id=CTJCiLG9AeoC&pg=PA155
  2. 2,0 2,1 Revie, Linda L.. (2003) The Niagara Companion: Explorers, Artists and Writers at the Falls, from Discovery through the Twentieth Century. Wilfrid Laurier University Press, p. 95. ISBN 0-88920-433-0.