Postkomunisma Albanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de postkomunisma Albana Respubliko

En 1991, la Socialisma Partio de Albanio, kun specifa socia demokrata ideologio prenis la regadon de la lando post demokrataj balotoj. Unu jaron poste la Demokratia Partio de Albanio venkis en la novaj balotoj. Post la jaro 1990, Albanio serĉis pli proksiman rilaton kun Okcidento. Kiel konsekvenco estis la konsciaj programoj por ekonomia kaj demokratia reformo, sed albana nesperteco pri kapitalismo kondukis al la proliferado de financaj piramidoj, kiuj ne estis malpermesitaj pro la korupto de la registaro. Anarkio en 1996 1997, kiel rezulto de la kolapso de tiuj financaj piramidoj, maltrankviligis la mondon kaj ekigis la enfluon de internaciaj pactrupoj. En 1995, Albanio estis akceptita en la Konsilio de Eŭropo kaj petis membrecon en NATO (akirita en 2009) kaj estas potenciala lando por aliĝo al la Eŭropa Unio. La laborantaro de Albanio daŭre elmigris al okcidentaj landoj, aparte Grekio kaj Italio.