Postpulso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Postpulso estas la nomo por stilrimedo en la muziko, aparte je la ludado de frapinstrumentaro, kiu en okcidentuma populara muziko, aparte en rokmuziko male al ĉefe surpulsa popmuziko intertempe normiĝis. Je tio la paraj taktotempoj (en 4/4-takto do 2 kaj 4) estas aparte akcentataj per knartamburo (malgranda tamburo) aŭ per fermiĝanta pedalcimbalaro.

Baza ritmo[redakti | redakti fonton]

La baza ritmo plejofte estas jena:

1 + 2 + 3 + 4 +
pedalcimbaloj x x x x x x x x
knartamburo x x
bastamburo x x

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu speco de akcentado verŝajne venis trans bugio (Harry James, Back Beat Boogie[1] aŭ Pete Johnson kaj Big Joe Turner, Roll 'Em Pete[2], ambaŭ 1939) kaj ties influo sur ritmenbluso en la popularmuzikon. Ĝi anstataŭis tie iom post iom la svingostilon, venis trans kontreoroka muziko (ekz. Bill Haley & The Comets Rock the Joint) en la rokenrolon kaj superregis ekde tiam la okazadon en populara (danc-)muziko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Backbeat » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3463795 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)