Postsomero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba parko dum postsomero

Postsomero estas favora por la homo periodo de aŭtuno sur la norda duonglobo. Ĝi daŭras dum varmaj kaj sekaj tagoj post sufiĉa malvarmiĝo.

Laŭ la meteologio postsomero estas periodo de stabila kontraŭciklona vetero de aŭtuno, kiam nokta malvarmigado de grundo kaj aero ankoraŭ ne estas tro rapida, kaj taga varmigo, kvankam sentebla, sed ne atingas la staton, kiun oni perceptus varmega.

Tempo de la komenco kaj daŭro de la favoraj tagoj de postsomero estas diversaj.

Ĉi tiun periodon de aŭtuno la orientaj kaj okcidenaj slavoj nomas "virina somero", kaj en ripozlokoj de pli sudaj latitudoj "velura sezono". Ĉe la sudaj slavoj (Bulgario kaj Serbio) ĝi nomiĝas "cigana somero". En la germanalingvaj landoj oni nomas ĝin "maljunulina somero", en Norda Ameriko "indiana somero", en Italio "somero de Sankta Marteno". En Francio ĉi tiu periodo tradicie nomiĝis "somero de Sankta Denizo", sed en la lastaj jardekoj, pro la vasta populareco de la samnoma kanto de Jozefo Dassin (Joe Dassin), pli ofte oni uzas la laŭvortan tradukon de la nordamerika nomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]