Potenco (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La esprimo Potenco signifas la kapablon influi la sintenon aŭ pensadon de personoj kaj sociaj grupoj aŭ la kapablon atingi celojn sen obei al eksteraj devigoj.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Eriko FROMM (Erich Fromm) en sia verko Havi aŭ Esti (germanlingve Haben oder Sein) skribis

Citaĵo
« Potenco estas vasta termino kun du tute malsamaj signifoj: ĝi povas esti aŭ “racia” aŭ “malracia” potenco. Racia potenco estas bazita sur kompetenteco; ĝi helpas al tiu kreski, kiu klinas sin sur ĝin. Malracia potenco estas bazita sur forto kaj servas al la ekspluatado de personoj submetitaj sub ĝin. »

La esenca punkto estas esprimita per la diferenco inter havi potencon kaj esti potenca. Esti potenca signifas, ke iu persono estas ĝenerale rekonata kiel kompetenta por iu tasko, kaj tiu rekono baziĝas sur ŝiaj aŭ liaj individuaj spertoj kaj scioj. Alivorte, ĝi estas socie rekonata eksperteco. Tute male, posedo de potenco estas socia rilato bazita sur statuso kaj potenco ĉerpata el hierarĥia pozicio, ne el individua povo. Evidente tio ne signifas, ke kompetenteco ne estas elemento por gajni hierarĥian pozicion; tio signifas simple, ke la reala aŭ atribuata komenca kompetenteco estas transigita al la titolo aŭ pozicio de la aŭtoritato (potenculo) kaj tiel iĝas sendependa de individuoj, t.e. instituciigita.

Ĉi tiu diferenco estas grava, ĉar la maniero, laŭ kiu homoj sintenas, estas plie produkto de institucioj, en kiuj ni edukiĝas, ol de iu interna naturo. Alivorte, sociaj rilatoj difinas individuojn envolvitajn en ilin. Tio signifas, ke diversaj grupoj, kiujn kreas individuoj, havas trajtojn, kondutojn kaj rezultojn, kiuj ne povas esti komprenitaj per reduktado al individuoj en ili. Tio estas, ke grupoj konsistas ne nur el individuoj, sed ankaŭ el rilatoj inter individuoj, kaj ke tiuj ĉi rilatoj afektos siajn objektojn. Ekzemple, estas evidente, ke “uzado de potenco de iuj malpotencigas aliajn” kaj tiel per “kombinaĵo inter fizika timigado, ekonomia dominado kaj dependeco kaj fiziologiaj limoj, sociaj institucioj kaj praktikoj afektas la manieron kiel ĉiu vidas la mondon kaj sian lokon en ĝi”.[1]

Aŭtoritataj sociaj rilatoj signifas dividon de socio en tiujn (ofte nur kelkajn), kiuj donas ordonojn, kaj tiujn (ofte pli multajn), kiuj tiujn ordonojn akceptas, tiel malriĉigante la envolvitajn individuojn mense, emocie kaj fizike, kaj malriĉigante la socion kiel tuton. Homaj rilatoj, en ĉiuj partoj de vivo, estas markitaj de potenco, kaj ne de libereco. Kaj ĉar libereco povas esti kreita nur de libereco, aŭtoritataj sociaj rilatoj (kaj la obeado, kiun ili postulas) nek povas eduki nek edukas personon en libereco – nur mem-regada partopreno en ĉiuj kampoj de la vivo povas efektivigi tion.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri potenco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

Citaĵo
« For konscienco, venos potenco. »
Citaĵo
« Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco. »
Citaĵo
« Se mi faru riverencon, mi elektas potencon. »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liberaj virinoj de Hispanio de Martha A. Ackelsberg.
  2. Lernu