Potevio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Graflando de Potevo
Origina nomo Comté de Poitiers
[[|←]] Flag of None.svg [[]] – [[]] Flag of None.svg [[|→]]
Blason ville fr Scorbé-Clairvaux (Vienne).svg
blazono
Geografio
Poitou province.png
Provinco Potevio en reĝlando Francio antaŭ teritoria reorganizo en 1789.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Flag of None.svg [[]]
Postsekvaj ŝtatoj:
Flag of None.svg [[]]
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Potevio (laŭ "dictionnaire français-espéranto Léger-Albault") aŭ Puatuo (france Poitou [pŭatu], en potevia Poetou) estis franca provinco, entenanta la nunajn departementojn Vendée (Malsupra-Potevio), Deux-Sèvres ka,j Vienne (Supra-Potevio) kaj ankaŭ nordon de departemento Charente kaj okcidentan parton de Haute-Vienne, kies ĉefurbo estis Potevo, france Poitiers [pŭatje].

Ĝi donis sian nomon al potevia marĉo, kiu situas en la malnova golfo de Pictons, ĉe la okcidenta marbordo de Francio. Tiu marĉo estas la dua plej vasta humida areo de Francio laŭ surfaco post Kamargo ; la marĉo etendiĝas de Atlantiko al Niort kaj de la sudo de Vendée al la nordo de La Rochelle.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Roche-sur-Yon Unu el la ĉefaj urboj de historia Potevio.

La ĉefaj ruboj de Potevio estas Potevo (tradicia ĉefurbo de Potevio), Niort, La Roche-sur-Yon, Châtellerault (longtempe bastiono de francaj reĝoj en Potevio), Fontenay-le-Comte, Thouars, Parthenay, Luçon, ktp.

Provinco Potevio en la 18-a jc kaj nunaj komunumoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bataloj de Sojlo de Potevio[redakti | redakti fonton]

Sojlo de Potevio, strategia pasejo inter la pariza baseno kaj la akvitania baseno, estis loko de pluraj gravaj bataloj :

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Dum protohistorio, piktonoj, gaŭla popolo okupis Supra-Potevion (kovrantan proksimume la nunajn departementojn Deux-Sèvres kaj Vienne). Dum la Gaŭla Milito, ĝi estis dividita : paro de piktonoj militis kontraŭ Cezaro, alia parto alianciĝis al li.

Dum la Romia Imperio, la piktona teritorio kovris proksimume la nunajn departementojn Vendée, Deux-Sèvres kaj Vienne. Ĝi konsistigas civiton (romia administra regiono), kies teritorio poste estos adoptita por la kristana diocezo de Potevo. Du kristanismaj elstaruloj troviĝas en Potevo fine de Antikva Epoko : sankta Hilaro la Granda, episkopo, kaj sankta Marteno de Tours.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Invadoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj popoloj ekloĝis en Potevio : taifaloj, engloj, sarmatoj ; sed estis la visigotoj, kiuj kunigis ĝin al reĝlando Akvitanio en la 4-a jc ĝis la batalo de Vouillé (vidi supre).

La grafoj de Potevo starigis princlandon ekde la 9-a jc, kiu etendiĝis inter ribverego Luaro kaj montaro Pireneoj.

Vidi ankaŭ la liston de normanaj rabatakoj en Potevio kaj Lando de Charente

Frua Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Lokado de lando de Pictons

Per la traktato de Angers en 851, la reĝo de okcidenta Francio Karlo la Dua la Kalva donis parton de Malsupra-Potevio al la reĝo de bretonoj Erispoe (Lando de Retz). Komence de la 11-a jc, la duko de Anĵuo, Fulko Nerra senĉese militis kontraŭ la grafoj de Blois, de Bretonio kaj de Potevo. Multfoje venkinta, li pligrandigis Anĵuon konkerante Mansion, Touranĝion kaj Mauges. Plian fojon Potevio seniĝis je pluraj teritorioj.

Malfrua Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la edziniĝoj de la lasta ramnulfido, Eleonora de Akvitanio kun la franca reĝo Ludoviko la Sepa la Juna poste, post nuligo de tiu edziniĝo, kun la angla reĝo Henriko Plantaĝeneto, Potevio pretendis al aŭtonomeco kaj malfacile eltenis diskuton pri tio. La potevia nobelaro montris tion per multaj ribeloj : unue kontraŭ la angla reĝo en 1173-1179, 1188 kaj 1194 ; poste en 1219-1224 kaj 1242 kontraŭ la franca reĝo (de 1241 ĝis 1271, Potevio estis apanaĵo de Alfonso de Potevo frato de sankta Ludoviko). Tiu ribelo ĉesis per la batalo de Taillebourg en 1242.

Poste ĝis la fino de Mezepoko, la potevia nobelaro partoprenis ĉiujn kontestajn movadojn pri la centra povo.

La dinastio Lusignan, fondita laŭ legendo de feino Meluzino kaj Rajmondeno, donis plurajn reĝojn de Kipro kaj de Jerusalemo ; ĝi estas unu el la ĉefaj familioj de Potevio, kaj portempe regis la graflandon de Angulemo kaj tiun de La Marche.

16-a, 17-a kaj 18-aj jc[redakti | redakti fonton]

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de Potevio estis france "De gueules à cinq châteaŭ donjonnés chacun de trois tourelles d'or, ordonnés en sautoir" kaj esperante Ruĝa kun kvin oraj kasteloj, ĉiu kun tri turoj, ordigitaj laŭ andrea kruco

Blazono de Potevio
Blazono de Alfonso de Francio

La blazono originas de Alfonso de Potevo. En 1241, la reĝo sankta Ludoviko donis la graflandon de Potevo kiel apanaĵon al sia frato Alfonso, kiu fariĝis grafo de la provinco.

Blazono de Potevio sur mapo de potevia teritorio

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sources[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france "Histoire du Poitou et des Pays charentais"

Notoj[redakti | redakti fonton]