Poto de Zamoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poto de Zamoro (N.A.M.).

La Poto de Zamoro, Eburpoto de ZamoroEburskatolo de Zamoro (en hispana Bote de Zamora) estas konsiderata unu el la juveloj de la islama arto kaj el arto sur eburo nome poto fabrikita el eburo de elefanto, data el la epoko de la kaliflando de la Umajadoj en Iberio, tiam nomata Al-Andalus.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monumento al Alhakeno la 2-a en Kordovo (Hispanio). Campo Santo de los Mártires, inaŭgurita la 1an de oktobro 1976.

La ujo estis trovita de arkeologoj en la antikva urbo de la Kaliflando de Kordovo, nome Madinat al-Zahra, (la urbo de Zahra), fondita de la kalifo Abd ar-Rahman la 3-a (Abd al-Rahman la 3-a, al-Nasir), kaj kiu estis situanta je ĉirkaŭ 5 km disde Kordovo en direkto okcidente.

La skatolo estis tajlita dum la Kaliflando de Kordovo, fare de nekonata artisto, el kiu oni konas nur la kromnomon "El maestro de Zamora" (la zamora majstro), en la jaro 964, kaj elstaras pro sia nekredebla detalaro kaj fajneco realiga.

Ĝi enhavas enskribaĵojn kiuj indikas, ke temas pri donaco de la kalifo Abû al-`Âs al-Mustansir bi-llah al-Hakam ibn `Abd ar-Rahman (en araba, أبو العاص المرتضى الحكم بن هشام), plej konata kiel Al-Hakam la 2-aAlhakeno la 2-a (Kordovo, 13-a de januaro de 915 - Samloke, 16-a de oktobro de 976), dua kalifo de Umajadoj de la Kordovo, ekde la 16-a de oktobro de 961 ĝis lia morto, al la eŭska-navara Subh, konkubino kaj patrino de ties heredonto Hiŝam la 2-a en la jaro 964 de la Heĝiro.

Oni nomas ĝin Bote de Zamora, ĉare antaŭ esti en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio ĝi formis parton de la nomita "Trezoro de la Katedralo de Zamoro" kaj krome en la poto estas enskribaĵo per kiu oni scias, ke oni konis la fabrikintan artiston per la nomo "Maestro de Zamora" (zamora majstro).

Konservado[redakti | redakti fonton]

La poto ekspozicias en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido, kaj antaŭe formis parton de la "Trezoro de la Katedralo de Zamoro".

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

  • Formo: cilindro kun duonsfereca kovrilo.
  • Materialoj: eburo de elefanto kaj arĝento.
  • Diametro: 16 centimetroj.
  • Reprezentoj de pavoj, gazeloj kaj birdoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]