Poul Nielson

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poul Nielson dum 2003

Poul Nielson [ˈpɔu̯l ˈnɪlsn̩], naskiĝinta la 11-an de aprilo 1943 en Kopenhago, estas dana politikisto. Li inter alie estis membro de la dana parlamento, dana ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, dufoje nacia ministro (inter 1979 kaj 1982 pri engergio kaj inter 1994 kaj 1999 pri evoluhelpo) kaj krome estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. Krom lEn la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn progresigo kaj humaneca helpo. Poul Nielson estas membro de la socialdemokrata partio SD de Danio.