Poul Jørgensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Povl Jørgensen)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri esperantisto naskiĝinta en 1914. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Poul Jorgensen.
Poul Jørgensen
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1913 (1913-11-30)
Morto 24-an de oktobro 1991 (1991-10-24) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Poul Jørgensen (1914 en Århus - 24-an de oktobro 1991) estis dana esperantisto, estrarano de Esperanto-movado kaj en Kopenhago, kaj en Århus kaj en CDEL. Jam komence de la 1940-aj jaroj Poul Jørgensen ligis sin al la ideo pri la in­ternacia lingvo Esperanto. Li lernis la lingvon ĝisfunde kaj par­toprenis en la organiza laboro; tial Aarhus Esper­anto Forening kaj DEA ĝuis netakseblan utilon de liaj entuziasmo, energio kaj preteco pri persona helpo. Le estis UEA-delegito en Århus (Danio) kaj Prezidanto de la Kopenhaga Esperanto-Klubo de 28/5 1930 ĝis 18/10 1933. Li estis la kasisto de Dana E-Asocio, kaj en la 70-aj jaroj aktivis en Esperanro-Centro Århus.

Krom la granda laboro en estraroj de la nomitaj a­socioj oni ankaŭ menciu li­an efikecon kiel multjara kunlaboranto ĉe la kursoj, kaj en periodo ĉe "Altlernejo de Junaj Hejmoj" en Århus. Li es­tis lerta kaj ŝatata in­struisto. Tiel ankaŭ dum la aranĝoj en Asvigo. Ĉe grandaj aranĝoj kiel IFEF kongresa en Århus 1973, UEA postkongreso samloke en 1975, kaj ĉe la DEA jarkunvenoj Poul Jør­gensen, kiel unu el la gvidaj personaj ludis gra­van rolon por la preparoj kaj bonaj rezultoj de la aranĝoj. Kaj li uzis Esperanton an­kaŭ kiel ligilon por in­ternaciaj kontaktoj, kaj multnombraj eksterlandanoj dum la jaroj vizitis aŭ trovis tranokteblecon en la gastama hejmo de Jenny kaj Poul Jørgensen. Ver­ŝajne ĝuste tio estis io centra je lia rilato al la internacia lingvo. Lia in­teresema, ja preskaŭ sci­volema sinteno al la mondo kaj al la homoj trovis nu­tron pere de personaj kon­taktoj, kiuj ofte evoluis en amikecon. Lia forpaso certe faras profundan im­preson en multaj hejmoj, ankaŭ ekster la danaj li­moj.

Vidu ankaŭ: