PowerPC 970

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PowerPC 970
mikroprocesoro vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

PowerPC 970 estas 64-bitaj procesoroj en la familio PowerPC de IBM uzataj interalie en komputiloj de la firmao Apple. Ili estis la unuaj 64-bitaj procesoroj por personaj komputiloj.

  • Kerno: 64-bit, laŭ RISC-arkitekturo, 58 milionoj transistoroj. La procesoro estas fabrikata laŭ 0,13 mkm teknologio SOI el 300-mm lamenoj.
  • Teorie povas sinturni al 264-bita adresaro, kio signifas 18 EB (eksabajtoj), tamen praktike ĝi estas limigita ja 42-bita adresaro, kio teorie permesas uzi nur 4 TB (terabajtoj). Aparate estas permesata limo 8 GB. La limon diktas operaciumo MacOS X
  • Plene subtenas kaj 64-bitajn kaj 32-bitajn programojn.
  • Procesora (fronta) buso konsistas el du 32-bitaj unudirektaj kanaloj: unu el procesoro kaj unu en procesoron. tielmaniere estis atingita rapideco de interŝanĝo de datumoj 20 GB dum sek. Frekvenco de la buso estas: 600 MHz por modelo PowerMac G5 Singl 1,8 kaj duono de frekvenco de procesoroj en modeloj PowerMac G5 Dual ... por ĉiu procesoro.
  • La rapida buso estas bezonata, ĉar la procesoro havas, en ĉefkontrolilo de ĉiparo, dukanalan kontrolilon de ĉefmemoro DDR400. Trafiko en buso procesoro-ĉefmemoro atingas 6,4 GB dum sek.
  • La ĉefkontrolilo havas kontrolilon AGP 8x, 533 MHz, kiu havas aldonan elektronutradon por labori kun modernaj videotabuloj.
  • Ĉiparo ankaŭ havas kontrolilon de PCI-X 133 MHz, permesata trafikon ĝis 2 GB dum sek.
  • Ankaŭ estas en/el-kontroliloj de IEEE 1394, USB 2.0, Gigabit Ethernet kaj S-ATA-150.

Do, malgraŭ ne troa frekvenco de buso, la procesoro havas altan kalkulpovon kaj povas konkuri kun samaĝaj kaj eĉ plimodernaj procesoroj de AMD kaj Intel. Tamen IBM kaj Apple trafis problemon de varmeca barilo, same kiel procesoroj Pentium 4 far Intel. Apple brile solvis la problemon kaj, kompare kun Intelaj kaj AMDaj platformoj, komputiloj PowerMac G5 Dual ... estas suviĉe silentaj.