Pozicioj de piedoj en klasika dancado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pozicioj de piedoj en klasika dancado estas parto de la danca tekniko rilatanta al propra lokigo de la piedoj sur la planko.

La bazaj kvin pozicioj de la piedoj estis difinitaj de danca majstro Pierre Beauchamp en fino de la 17-a jarcento. Aldonaj pozicioj estis donitaj de Serge Lifar dum lia kariero kiel baleta majstro en la Pariza Opera Baleto (1929-1945, 1947-1958).

En baleto plejparte sufiĉas la unuaj kvin pozicioj kun plena (180°) elturniĝo. La sesa pozicio, kaj la unuaj pozicioj kun pli malgranda elturniĝo, estas uzataj en popolaj dancoj, en baletaj komencantaj klasoj, ktp.

Unua pozicio[redakti | redakti fonton]

Unua pozicio
Unua pozicio

La dancisto staras per elturniĝo kun piedoj intertuŝantaj kalkano al kalkano. La genuoj estas ankaŭ tuŝantaj, kruroj estas rektaj. En komencantaj baletaj klasoj, plejparto de ekzercoj ĉe la manrelo startas de la unua pozicio.

Dua pozicio[redakti | redakti fonton]

Dua pozicio
Dua pozicio

La dancisto staras kun piedoj elturnitaj kiel en unua pozicio, sed la piedoj estas dismovitaj flanken tiel ke la kalkanoj estas apartaj je proksimume longo de la piedo.

Tiel la termino à la seconde (laŭvorte "kiel la dua") ĝenerale signifas al aŭ je la flanko.

Tria pozicio[redakti | redakti fonton]

Maldekstra tria pozicio
Dekstra tria pozicio

La dancisto staras kun piedoj elturnitaj, kun unu piedo antaŭe, kaj la kalkano de la antaŭo piedo tuŝas arkon de la malantaŭa piedo (per pli simplaj vortoj, tuŝas mezon de la malantaŭa piedo). Estas du triaj pozicioj, depende de tio kiu piedo estas antaŭe. Ili kutime estas nomataj laŭ la antaŭa piedo, kiel dekstra tria pozicio kaj maldekstra tria pozicio

En baletaj klasoj por komencantoj ĝi estas traira pozicio en la progreso al la kvina pozicio, aŭ se dancisto estas fizike malkapabla al la kvina pozicio (aparte en komencantaj klasoj por maturaj homoj).

Kvara pozicio[redakti | redakti fonton]

Maldekstra kvara pozicio
Dekstra kvara pozicio

Kvara pozicio estas simila al kvina pozicio, sed la piedoj estas dismovitaj antaŭen kaj malantaŭen tiel ke ili estas apartaj je proksimume longo de la piedo.

Estas du kvaraj pozicioj, depende de tio kiu piedo estas antaŭe. Ili kutime estas nomataj laŭ la antaŭa piedo, kiel dekstra kvara pozicio kaj maldekstra kvara pozicio

Se kalkano de la antaŭa piedo estas en linio kun kalkano de la malantaŭa piedo, do la pozicio estas nomata kiel la malfermita kvara pozicio.

Kvina pozicio[redakti | redakti fonton]

Maldekstra kvina pozicio
Dekstra kvina pozicio

La dancisto staras kun piedoj elturnitaj, kun unu piedo antaŭe, kaj la kalkano de la antaŭa piedo estas tuŝanta al fingroj de la malantaŭa piedo. Tiel la kruroj estas krucigitaj pli multe ol en la tria pozicio. Se la elturniĝo estas plena (180°), do ankaŭ kalkano de la malantaŭa piedo estas tuŝanta al fingroj de la antaŭa piedo.

Estas du kvinaj pozicioj, depende de tio kiu piedo estas antaŭe. Ili kutime estas nomataj laŭ la antaŭa piedo, kiel dekstra kvina pozicio kaj maldekstra kvina pozicio.

Sesa pozicio[redakti | redakti fonton]

Sesa pozicio

La dancisto staras kun piedoj ne elturnitaj. La piedoj tuŝas unu la alian kaj per fingroj kaj per kalkanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]