Pozidono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozidono manhavas tridenton ; Korinta plato, 550-525 a.K.

Laŭ la helena mitologio Pozidono (helene Ποσειδών) estis la dio de la maro, de la ĉevaloj kaj, kiel Skuanto de la Tero, de tertremoj. Romianoj latinigis la nomon de la etruska mara dio Nethuns kaj nomis lin Neptunus, ekvivalentoj ambaŭ de Pozidono.

Oni kutime prezentas lin kun lia tridento, rajdante la ondojn en ĉaro tiriĝita de delfenoj kaj akompanata de lia edzino Amfitrito kaj maraj mitologiaj estaĵoj kaj bestoj. Tamen, li ne ĉiam loĝis submare, ĉar li ofte vizitadis la teron kaj ĉielon. Li facile ŝanĝis sian formon dum tiuj vojaĝoj.

Kulto

Statuo de Pozidono de la Kabo Artemision, nordo de la insulo Eŭbeo, 460 a.K., bronzo, nun en la Arkeologia Nacia Muzeo de Ateno

Pozidono estis unu el la bazaj pradioj, adorita jam de la micenaj pilosanoj kaj tebanoj dum la Bronzepoko. Tamen, oni poste akceptis lin kiel unu el la olimpaj dioj, frato de Zeŭso kaj Hadeso kaj do, filo de la titanoj Krono kaj Rea. Heziodo faris Pozidonon naskiĝi antaŭ Zeŭso[1]. Homero, kiu dediĉis al Pozidono unu el siaj himnoj, konsideris lin gravega dio. Tial, en lia Odiseado Pozidono ŝajnas esti eĉ pli pova ol sia frato Zeŭso.

Li estis oficiala protektanto de kelkaj urboj, kaj estis speciale adorita en Korinto kaj kelkaj polis en Granda Helenio. Li ankaŭ estis la dua dio de Ateno, post esti venkita de sia nevino Atena en la konkurado de ambaŭ por la regado de tiu urbo. Kiel la plimulto de la olimpaj dioj, Pozidono estis kultata per alnomoj. Oni nomis lin Egea Pozidono en la urbo Egaso, en Eŭbeo, kie impona templo, konstruita sur monteto, estis dediĉita al li.[2] citant Pro lia rilato kun ĉevaloj, alia alnomo de tiu dio estis Pozidono Hipio. Li ankaŭ estis nomita Helikea en lia ega sanktejo de Helikeo. Generale la Peloponezo, ĉar ĝi estas tertrema kaj inundebla regiono, estas konsiderita kiel la lando de Pozidono[3].

Unuflanke li povis esti bonvola kaj milda dio, kaj tiam li kreis novajn insulojn kaj kvietigis la maron, sed kiam li ĉagreniĝis sia kolero estis terura: li ofte fendis la teron per sia tridento, kaj de tio devenis tertremoj kaj inundoj. Li, kiel reĝo de la maro, ankaŭ povis krei gigantajn tempestojn kaj cunamojn. Per ĝi, ekzemple, Pozidono malhelpis Odiseon alveni hejmen post la Troja milito. Pro tio, maristoj kutime alvokis lin antaŭ enŝipiĝi, kaj ofte ili dronigis ĉevalojn, oferante ilin al la mara dio. Hipokrato ankaŭ kulpis lin de kelkaj specoj de epilepsio kaj mensaj malsanoj.

Laŭ Paŭzanio, al Pozidono estis konsekrita la fama oraklo de Delfo, antaŭ lia anstataŭado per Apolono. Fakte, ambaŭ dioj intime kunlaboradis en diversaj taskoj. Ekzemple en la konstruado de la muroj de Troja aŭ dum koloniado: Delfa Apolono permesis kolonojn ekvojaĝi kaj krei novan urbon, kaj Pozidono protektis ilin kaj liveris sakralan akvon por la fonda ceremonio. Pro tio, soldatoj kantis al Pozidono la himnajn kantojn, kiuj kutime estis adresitaj al Apolono.

Same kiel Dionizo (kiu frenezigis la Menadojn), Pozidono ankaŭ povus kaŭzi kelkajn mensajn malsanojn. En sia verko Pri la sakrala malsano, Hipokrato asertis ke Pozidono kulpas pri kelkaj klasoj de epilepsio.

Naskiĝo kaj infanaĝo

Pozidono estis filo de la titanoj Krono kaj Rea. Laŭ la plimulto de la versioj, li estis engluita de sia patro (kiu timis sian detronigon per unu el siaj filoj), sed poste salvita de sia frato Zeŭso, kiu venkis la titanon.

Tamen, aliaj verkistoj asertas ke Pozidono ankaŭ evitis la destinon, kion suferis siaj gefratoj, ĉar tuj post naski lin, Rea kasis Pozidonon inter ŝafidoj kaj ŝajnigis naskon de ĉevalido. Ŝi ofertis la beston al Krono por ke li englutu ĝin. Pauzanio rakontis ke oni montris al li la fonton de la ŝafo, Arne, proksime de Mantineo (Arkadio), kie Pozidono estis kaŝita. Laŭ Tzetzes, tiu Arne estis la vartistino de la dio dum tiu tempo, kvankam ŝi neis tion kiam Krono serĉis la bebon kaj demandis ŝin.[4] Malgraŭ tio, Diodoro asertis ke, same kiel la Koribantoj faris al Zeŭso en Kreto, la Telkinoj vartis kaj protektis Pozidonon en la insulo Rodo.[5]

Kiam Pozidono kreskis, li batalis kun siaj fratoj kontraŭ la titanoj. Tiam ili estis helpitaj de la Ciklopoj, kiu donis al Pozidono la faman tridenton. Post ilia venko, la mondo estis dividita inter la tri olimpaj fratoj: Zeŭso alpropigis al si la teron kaj ĉielon, Hadeso la subgrundan mondon kaj Pozidono la maron. En lia Odiseo,[6] Homero rakontis ke Pozidono loĝas en palaco proksime de Egaso (Aĥeo).

Laŭ Homero, Pozidono havas sian tronon kaj palacon en Aigaso (Αἰγάς [aigAs])[7]Oni scias ĉu tion signifas veran urbon. Malgraŭ, Ekzitas du grekajn urbojn kiu nomiĝas tiele, Aigiono (Αἴγιον) en Aĥeo kaj alia en Eŭbeo[8]. En la kanto oka[9], la teksto homera sugestas iun rilaton inter la urbo Helikeo kaj Aigaso, tio kio pensigas al la urbo en Aĥeo. Alia loko en la homera teksto, Aigaso ŝajnas prefere la eŭbean urbon, kiu malfermiĝas al la egea maro de kie povas atingi la troja urbo ŝipe tra la maro[10]. La demando pri kiu urbo Homero parolas estas malnova.

Epitetoj

  • Homeraj (el la verko Iliado kaj Odiseado)
    • La grunda ŝancelisto (ἐνοσίχθων [Enosiĥton][11]) ; Eliĝas[12] el χθών, la grundo[13] kaj ἐνέθω, agiti[14],
    • La grunda mastro, aŭ la grunda entenisto (γαιήοχος [gaiEĥos])[15][16] ; El γαίη, ionana vorto por la tero, la grundo[17] (vidu la diigo Gaja) kaj ὀχος kiu signifas tenujo[18],
    • Blua (negrema) malluma longa hararo (aŭ Blua malluma kolhararo) (κυανοχαίτης [kuanoĥaItes])[19][20] ; El la vorto κύανος, kiu signifas blua malluma[21] kaj χαίτη ties senso[22] estas longa, ŝveba densa hararo, la kolhararo de bestoj kaj ankaŭ tiu-ĉi kiu portas batalistan kaskon,
  • El Homeraj himnoj
    • Dresisto de ĉevaloj (ἵππων δμητῆρ᾽ [Hipon dmetep'])[23],
    • Savisto de ŝipoj (σωτῆρά νηῶν [sotera neov])[23],
  • Regionaj
    • Helikona : en la urbo Helikeo, sanktejo de la dio en Aĥeo[24], ĉu estis pri la monto Helikono en Beotio?
    • Disvolvanto de la vegetaĵaro (Φυταλμίοs [Futalmios]), en la urbo Trezeno[25],
    • Egea
      • (lat. Aegaeo[26]) : Nepreciza senso : tiu signifas ĝenerale la Egea maro aŭ la mita palaco de la dio ties Homero priparolas en Iliado Aigaso (Αἰγάς [aigAs])[27]?
      • (hel. Αἰγὰς[8]) : Laŭ Strabono, tio estas la Pozidono de la antikva urbo nomiĝas Aigiso en Eŭbeo kie troviĝis templon pri la dio sur monteto,
    • Ĉevala (Ἱππίου [ippIou]), en la urbo Ateno, al tio kio respondas la kvalifiko Ĉevalina (Ἱππίας [hippIas]) al la diino Atena[28],
    • Inundisto (Προσκλυστίος [prosklustIos])[29] en la urbo Argo kie la dio sendis inundojn dum la prova patronado,
    • Petra (Πετραίος [PetraIos])[30], en la regiono Tesalio, ĉar li disiĝis montoj tie,

Mitaĵoj

Sendado de monstroj ofte estis armilo kion Pozidono uzis kontraŭ tiuj, kiuj ofendis lin. Kiam Hierakso tiel detaleme honoris Demetran, ke li forgesis kulti la maran dion, terura monstro estis sendita kontraŭ la teŭkroj. Alian li sendis kontraŭ Etiopio post kiam ĝia reĝino Kasiopeo orgojle asertis esti pli bela ol la nereidinoj. La divenisto Ammono konsilis tiam oferi la princinon Andromedon al giganto, sed fine ŝi estis salvita de Perseo, kiu stonigis la monstron per la kapo de Meduzo. Alifoje, kiam la filo de Pozidono, Tezeo, petis lin venĝi la malfidelon de Hipolito, horora virbovo aperis el la maraj ondoj kaj timigis la ĉevalojn de la princo, kiu falis el la ĉaro kaj mortis.
Li militis kontraŭ la trojanoj dum la troja milito. Li detruis la greka ŝiparo kaj mortigis Ajakso kvankam li estis ekstere la akvo sur roko. Poste Uliso blindigis Polifemo, la dio longigis la revenon de la heroo al lia homo kaj mortigis ĉiuj kompaniuloj.

Sekiĝo de la regiono Tesalio

Ebenaĵo de Tesalio tra kiu la rivero Peneo.

La Tesalio ne estis tiam ebenaĵo fekunda. Ĝi estis montema lando kie troviĝis grandegan lakon[31] nutrita de riveroj maltiĝas de la montoj. Tertremo okazis disiĝante la Monto Ossa (Όσσα) kaj la Monto Olimpo. Tiele, naskiĝas la valo Tempe[32] (Tέμπη) tra kiu la akvo finiĝas ekde nun, en la maro Egea. La riveroj kunigis[33] en la riverego Peneo kiu pasiĝis tra la valo tial oni forgesis ilian nomon. Kiel la monta akvon permesiĝis flui, la ebenaĵo sekiĝis kaj restis nur kelkajn akvopuntojn. La tesalanoj diris ke estis Pozidono kiu rompis, per la frapo de sia tridento[34], la montajn rokojn. La anoj kvalifikas al Pozidono kiel Petra (Πετραίος)[35].

Partoprenis en la komploto kontraŭ Zeŭso

Ĝenitaj de la orgojlo de Zeŭso, kaj instigitaj de Hera, Pozidono kaj Apolono iam ribeliĝis kontraŭ la reĝo de dioj, kaj sukcesis malliberigi lin per ŝnuroj. Tamen, Tetisa venis helpi lin, kaj konvinkis Briareon liberigi la dion uzante samtempe siajn cent manojn. Liberigite, Zeŭso punis Pozidonon kaj Apolonon per sepjara servado al Laomedono de Trojo, kiu ordonis ilin konstrui muregon por sia urbo, kaj promesis al ili grandvaloran rekompencon. Tamen, kiam la laboro estis finita, Laomedono sentis sin tia protektita per la muroj, ke li rifuzis pagi ion al la dioj. Venĝeme, Pozidono sendis maran monstron detrui Trojon, kiu ne estis tute libera de ĝi ĝis la alveno de Heraklo.

Venĝo kontraŭ Minoo

Minotaŭro kun la kapo de taŭro kaj la korpo de homo ; atika rondsubtenanta pentraĵo, ĉirkaŭ 515 a.K.

La reĝo de la Kreto mortiĝis sen postulo. Minoo, kiu la reĝo akceptis tiam, ofertiĝis por regi. Sed tio estis rifuzita al li. Pruvigis lian dian subtenon, li oferis al Pozidono, kaj li petegis la dion sendi taŭron kiu kompreneble Minoo oferigos ĵus poste. Do aperis belan taŭron, Minoo reĝigis, kontrolis la marojn kaj mastriĝis la aliajn insulojn. Li vere ofertis iun taŭron al Pozidono sed li vole interŝanĝis la dian taŭron kun iu el sia grego. La mardio furiozigis trompiĝi. Li ne povas mortigi Minoo kiu estis filo de Zeŭso. Do li faris ke Pazifao, la edzino de Minoo, enamiĝis la beston. Helpe de Dedalo, atena inĝeniero, kiu faris lignan imitaĵon de la besto kie malekstere eniĝis Pazifao, la dia taŭron koitis la edzinon. Tiel naskiĝis infanon, duonhomo, duontaŭro, kiu nomiĝis Minotaŭro. Pozidono venĝis al Minoo[36].

La detruo de la greka kampo proksime Trojon

Pozidono kolerigis kontraŭ la murojn kaj la turoj kiuj Arganoj staris antaŭ la urbo Trojo dum la milito, do li inundis ilin kun la maro de la Helesponto kiu etendi sur la marbordoj trojaj. Dum Zeŭso pluvigis kaj Apolono dikigis la riveroj el la monto Ida, la greka kampo ekdetruiĝis. Pozidono elstaris tertremon kiu malfermis la grundon de kie malpropra akvo elfluis, la promontoro Sigeo [37] kaj ankaŭ la marbordoj proksimaj de Trojo tremis sub la koleron de la mardio ĝis tiam la muroj engrundiĝis kaj malaperis sub la sablo[38].

Elviŝas lokon por ĉiam

La insulo Atlantido

La Atlantido estas insulo fore meze la maro Atlantiko, trans la heraklaj kolonoj. Estis grandega insulo kie reĝoj fundis imperion grandan kaj mirindan. La loĝantoj naskiĝis de Pozidono kaj de Klito. La insulo estis riĉa, ĝi havas multaj krudmaterialoj kiel la enigma Oriĥalko kaj ili venigis kelkaj ankaŭ el ekstero. La insulo estis dividita en deke reĝlando reĝis de la dia Atlas kaj sia naŭ fratoj kaj poste de ilia postuloj. La ĉefurbo estis fasonita laŭ la leĝoj de Pozidono mem kiu la atlantidanoj adoregis, ofertante taŭron ĉiujare al li. Ĉi-tie grandegan statuon pri la dio estis. Iom post iom, la anoj senmoraligis, la divineco en ilin malaltiĝis pro la miksaĵon kun mortemuloj. Ili, tiam, fundis milite kolonioj kie ajn. Nur la Atenanoj povis rezisti milite kontraŭ ilin. Sed, Zeŭso vidis kiel tiu raco pozidona malboniĝis decidis kuniĝi dioj pri tion. Nur dum unu tago kaj nokto fatala, tertremoj kaj inundoj detruis ĉion kaj la insulo malaperis sub la maro por ĉiam. Oni ne scias ĉu la insulo detruis de decido de Pozidono mem[39].

Detruo de la urbo Helikeo

Ionanoj kunigis en la sanktejo Panionio (Πανιώνιον) ĉirkau la monto Mikale (nuntempe en Turkio). Sed, militoj okaziĝis en tiu regiono tial oni delokis la Panionon cirxkau Efeso prefere. Samtempe, oni konsultis la Pizia kiu diris devi demiti la statuojn de la maljunaj altaroj de la urbo Helikeo, en Aĥeo. La urbo estis granda sanktejo de Pozidono, kaj estis iam ega loko de Ionanoj antaŭ ke ili, enpremitaj de Aĥeanoj, foriris. La Aĥeanoj kiu kontrolis tiam la urbon akcepti la ionanan peton. Sed malnova orakolaĵo timigis Helikeanojn. Ili rifuzis ke la statuoj aliĝis al Ionanoj. Plue, La urbanoj malpermesis Ionanoj oferadiĝis Pozidonon kaj tiel Helikeanoj sakrilegiis kontraŭ la dio kiu koleriĝis la malpian urbon kaj tertreme kaj inunde detruis la lokon. Tiel oni diris pri la malapero de la urbo Helikeo en la 4-a jarcento a.K.[3]. Iu sugestas ke la evento inspiris parte Platonon por sia Atlantido[40][41].


Patronado urbaj konfliktaj

Paradokse, Pozidono, kiel la dua plej grava dio, ne havas tiom urbaj patronadoj kaj ofte tiuj estis konfliktaj kaj al sia malfavoro.

Fondiĝo de Ateno

Pozidono kaj Atena konkuras pri la urbo Ateno sur itala gliptiko de la 13-a jarcento

Post akra konkuro kun Pozidono, la diino Atena iĝis patrono de la atika urbo Ateno. Tamen, la mara dio daŭrigis sian protekton sur la urbo, laŭ la formo de sia anstataŭanto, Erekteo. Pro tio, dum la Eskiroforio, la festo per kiu la atenanoj celebris la finon de la jaro, same la sacerdotoj de Atena kiel tiuj de Pozidono pocesiis subbaldakene ĝis Eleŭso.[42]

Ambaŭ dioj postulis la urbon, sed por eviti kverelon ili interkonsentis, ke ambaŭ donu al la urbo donacon, por ke la loĝantaro elektu la plej utilan por ili. Do, Pozidono frapis la grundon per sia tridento, kaj spruĉigis fonton, sed ĝia akvo estis sala, do ne utila. Atena ofertis olivarbon, kaj plantis ĝin apud la fonto. Aliaj versioj asertas ke Pozidono ofertis ĉevalojn, tamen la atenanoj (pli precize, ilia reĝo Cekropo) preferis la donacon de Atena, kaj ŝian protekton, tial ke la arbo liveros al ili lignon, olivoleon kaj manĝaĵon. Pro tio Pozidono koleriĝis kaj sendis teruran inundon, kiu detruis la tutan Atikon.

La konkurado inter Atena kaj Pozidono estis reprezentata sur la okcidenta flanko de la Partenono, do tiu sceno iĝis la unua vidindaĵo, kiun vizitantoj spektas kiam ili alvenas tien. Laŭ Robert Graves kaj aliaj verkistoj, la mito de la lukto de la du dioj simbolis la konflikton inter la unuaj mikenaj loĝantoj kaj la postaj enmigrantoj.

Trezeno

Bronza monero de Trezeno kie la antaŭo montras Atenan kaj la malantaŭo la tridenton de Pozidono (325-300 a.K.)

Tiel oni enkadrigu aliajn disputoj inter ambaŭ dioj, ekzemple tiu, pri la patronado sur Trezeno, kiu okazis dum la regado de Altepo, filo de Pozidono. Ĉikaze, Pozidono kaj Atena volis la urbon ; Zeŭso ordonis ilin kunregi ĝin, por eviti pliajn malbonojn. Tial la Trezenanoj nomiĝis Atenan Polias ( Πολιάδα : urba) kaj Stenias (Σθενιάδα : forta), kaj ankaŭ Pozidono kiel reĝo. La malnova monero de la urbo havis simbolon de la du dioj [43]. Pozidono inundiĝis malgraŭ la regionon. La sala akvo de la maro detruis produktaĵoj el grundo. La plago ĉesis nur kiam trezenanoj ofertis al la dio kaj nomiĝis lin kiel Futalmios (Φυταλμίοs), disvolvanto de la vegetaĵaro. Ekstere la urbo, oni troviĝis templon pri la dio, kio rememorigis la eventon[44].

Korinto

La monto de la Akrokorinto videbla malantaŭ la antikvaj ruinoj de Korinto.

Briareo ankaŭ enmiksis sin en disputo de Pozidono kun alia dio: Helioso. Ambaŭ konkuris pro la regiono ĉirkaŭ Korinto, kaj elektis Briareon arbitracianto. Li decidis ke Pozidono regu la terkolon kaj Helioso la supran parton de la urbo (la Akrokorinto). De tiam, la Istmo de Korinto inter la peloponeso kaj la eŭropa kontinento , apartenas je Pozidono, diris la Korintanoj. La geografiisto romia Paŭzanio aldonas ke tiu fabelo ankaŭ koniĝis de Atenanoj kiu inventis tiun fakte, laŭ li pensas, por altiĝi la gloron de la Atiko, la regiono de Ateno[45].

Argo

Same okazis kun la urbo Argo, postulita kaj de Hera kaj de Pozidono. Tiam, la arbitraciantoj estis la riveroj Inaĥo, Kefizo kaj Asteriono, kiuj donis la urbon al la edzino de Zeŭso. Venĝeme, Pozidono fine sekigis ilin, kaj de tiam malfacilas trovi fluantan akvon en Argolido : tiuj riveroj sekiĝis sumere kaj pleniĝis nur danke la pluvon[46]. Restis nur unu escepto: la danaidino Amimona kiu serĉigis akvon. Kiam ŝi lanĉis sagon al cervo, ĝi finiĝis al unu satiruso kiu violentis ŝin. Ŝi petis la helpon de Pozidono kiu foririgis la satiruson kaj ŝi promesis akcepti la amproponojn de la dio ; kun li, ŝi havis Naŭplio (Ναύπλιος). Kie tio okazis, la dio frapis la rokon kun sia tridento kaj akvo aperis (aŭ li petis Amimona detiris lian tridenton poste ĝi enrokiĝis kiam li forpelis la satiruson per ĝi). Pro tio li donacis al Amimona la ĉiamfluantajn fontojn de Lerno (aŭ la aminonaa rivero aŭ la aminonaa fontano kiu poste estis nomiĝis fontanoj de Lerno)[47][48].
Stariĝis templon pri Pozidono Inundisto (Προσκλυστίος [prosklustIos]) kiu markis la limon kie Hera sukcesis haltigi la akvon ankaŭ sendita de Pozidono por inundi la region dum illia dia dualo por la urbo[49].

Provizisto de eksterordinaraj fakultatoj

Li provizis fakultatojn al protektantaj de si. Ĝenerale tiuj nekumunaj povoj, certe diaj, koncernis la marecon :

  • Periklimeno, la plejaĝulo de Neleo, la reĝo de la urbo Piloso, estis vidita havante nevenkebla forto kaj ankaŭ la povo batalante formiĝi ajne [50]
  • Al sia filo Eŭfemo el Eŭropo, filino de la giganto Tituo (Τιτυός), Pozidono donas la kompetencon kuri sur la akvo nur malsekigante la plandon [51]
  • Oriono ankaŭ povis marŝi tra maro danke Pozidono[52]

Amantoj kaj idaro

Pozidono kaj Amfitrito, de Jan Gossaert.

Pozidono edziniĝis Amfitriton, nimfo kaj antikva mardiino, filino de Nereo kaj Dorisa. Komence ŝi intencis resti virga, kaj forfuĝis al monto Atlaso. Pozidono sendis diversajn heroldojn por trovi kaj konvinki ŝin. Fine, kaj post longa debatado, delfeno sukcesis konvinki ŝin kaj eĉ organizi la nupton. Pro tio Pozidono dankeme surmetis la delfenon en la stelaro. Tamen, li ne estis fidela edzo, kaj de liaj adventuroj Pozidono estis patro de multaj grekaj herooj, inter kiuj la plej fama estis Tezeo. Konataj amrilatoj liaj estis:

  • Mortemulino nomata Tiro iam enamiĝis de la oceanido Enipeo, malgraŭ ŝia geedziĝo kun Kreteo kaj la rifuzo de Enipeo. Pozidono profitis de tio por transformiĝi en Enipeo kaj amindumis ŝin. De ili naskiĝis la herooj Peliaso kaj Neleo.
  • Kun lia propra nepino, Alopa, Pozidono estis patro de la atika heroo Hipotoonto. Sed kiam Kerkiono, patro de Alopa, eksciis pri la nasko de ŝia filino, li ordonis ŝian subterigadon. Tiam, Pozidono kompatis kaj transformigis ŝin en fonto, kiu spruĉas proksime de Eleŭso.
  • La dek unuaj reĝoj de Atlantido (kvin ĝemelaj paroj) estis filoj de Pozidono kaj Klito. La unua kaj plej grava nomiĝis Atlanto, kaj de li devenas la nomo de la insulo.
  • Post seksperforti Cenan, Pozidono konsentis ŝian deziron iĝi viron.
  • Pozidono iam eĉ persekutadis sian fratinon Demetran, kiu rifuzadis liajn amproponojn. Por ekskapi de sia persista frato, ŝi transformiĝis en ĉevalino kaj kaŝis sin inter ĉevalaro. Sed Pozidono malkovris tion, kaj adoptante liavice ĉevalan formon sukcesis unuiĝi al ŝi. De tio naskiĝis la ĉevalo Ariono, kiu kapablis paroli.
  • Iam Pozidono kaj sia frato Zeŭso konkuris pro la amo de Tetiso. Sed ili cedis kiam Temiso (aŭ la moirojProteo) aŭguris ke la filo de Tetiso estos pli pova ol lia patro. Tiam, Zeŭso proponis sian nepon Peleon edzinigi ŝin, kaj pro tio ilia filo, Aĥilo estis pli forta kaj fama ol Peleo mem.
  • Ankaŭ la gorgono Meduzo estis viktimo de la amoremo de Pozidono, kiu amoradis ŝin en la templo de Atena. Venĝeme, la diino transformis Meduzon en serpentharara monstro, kiu ŝtonigas ĉiujn kiuj kuraĝis rigardi ĝiajn okulojn. Kiam Perseo senkapigis ŝin, la du filoj de Pozidono, Pegazo kaj Krisaoro, aperis el la vundo.
  • Pozidono ankaŭ havis samseksan amon: li iam enamiĝis de la juna Pelopso. Lia patro, la reĝo Tantalo murdis lin kaj servis lian karnon en bankedo por la dioj. Sed ĉiuj, krom Demetra, malkovris tion, punis Tantalon kaj unuigis la pecojn de Pelopso krom la ŝultro manĝitan de Demetra, kion ili anstataŭigis per alia el eburo. Revenante al la vivo, Pelopso iĝis amanto de Pozidono, kiu instruis al li multajn sekretojn kaj donis al li la ĉaron kun flugiloj kion Pelopso uzis por atingi geedziĝon kun Hipodamio.


La ĉevalo Pegazo sur kiu estas la heroo Belerofono mortigante la kimero. Eco de romia mozaiko malkovrita en Francio en 1830.
Tezeo tenante la kapon de la Minotaŭro (Statuo antaŭ 1800)
Polifemo, la Ciklopo kiu Uliso blindigis en Odiseado ; Marmora kapo de la 2-a jarcento a.K. aŭ pli frua se romia kopio.

Pozidono en literaturo kaj arto

Fontano de Neptuno(Neptunbrunnen) en Berlino.

En la helena arto, Pozidono kutime portas sian tridenton (antikva lanco de fiŝkaptistoj), kaj vojaĝas, ofte akompanata de delfinoj, per ĉaro tirata de hipokampoj aŭ de magiaj ĉevaloj, kiu kapablis kuri sur la mara akvo. Li loĝis en soberba palaco konstruita, sur la mara fundo, el koralo kaj gemoj.

En la Iliado de Homero, Pozidono helpas la grekojn, kaj kelkfoje aktive partoprenas la batalon kontraŭ la troja armeo. Tamen, li salvas Eneon kiam Aĥilo venkis lin. Post la konkero de Trojo, Pozidono daŭris malhelpi la vagantajn trojanojn, sed ne tiel kruele, kiel la diino Juno. La Eneido klarigas ke li eĉ helpis la trojan ŝiparon por ke ĝi ne estu sinkita de ŝi, kvankam kroma kialo por tion fari povus esti lia rifuzo permesi Junon agi en maraj aferoj.

Unu el la homeraj himnoj estas dediĉita al Pozidono. Ĝi temas pri mallonga alvoko, en kiu oni nomas la dion ĉeval-dresanto, savanto de ŝipoj kaj, tiu, kiu movas la teron kaj la vanan malbonon, dio de abismoj kaj reganto de la monto Helikono kaj la vasta Egaso.

Fontoj

  • Dictionnaire de la mythologie (eo: Vortaro pri la mitologio), Michael Grant/John Hazel, Marabout, 1999, ISBN 2-501-02636-5

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Heziodo, Teogonio, [479] angle/greke france
  2. Strabono, Geografio, Libro 9, ĉapitro 2 [13] france/greke angle/greke
    Vergilio, Eneado, Libro 3, [74] france/latine ; kie la latina mitofakulo Servio mise asertas ke tiu nomo devenas de la maro Egeo en sia komento pri la Eneado de Vergilio.
  3. 3,0 3,1 Diodoro Sicila, Universala Historio, Libro 15 [49] greke kaj france angle kaj france
  4. Tzetzes, Pri Likofrono 644.
  5. Diodoro v.55.
  6. Homero, Odiseo v.398.
  7. Homero, Iliado, Kanto 13, [20] helene angle
  8. 8,0 8,1 Nuntempa urbo Limni (Λίμνη, france Limni) aŭ proksime ; Strabono, Geografio, Libro 9, ĉapitro 2 [13] france/greke angle/greke
  9. Homero, Iliado, Kanto 8, [202] helene angle
  10. Strabono, Geografio, Libro 8, ĉapitro 7 [4] france/greke angle/greke ; citante Homero, Iliado, Kanto 13, [10-38] helene angle
  11. Estas ofte en Iliado, interalie : Homero, Iliado, Kanto 13, [33] helene angle
  12. p. 300, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [1]
  13. p. 958, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [2]
  14. p. 295, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [3]
  15. Homero, Iliado, Kanto 20, [133] helene angle
  16. Homero, Odiseado, Kanto 1, [68] france/greke angle
  17. p. 163, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [4]
  18. p. 640, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [5]
  19. Homero, Iliado, Kanto 20, [144] helene angle
  20. Homero, Odiseado, Kanto 9, [528] [536] france/greke angle
  21. p. 515, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [6]
  22. p. 949, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [7]
  23. 23,0 23,1 Homeraj himnoj, n. 22, Al Pozidono, angle/greke
  24. Paŭzanio , Priskribo de Grekio, Libro 7 pri la Aĥeo, ĉap. 24, [5] france angle/greke
  25. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [32], [8] angle/greke france
  26. Vergilio, Eneado, Libro 3, [74] france/latine
  27. Homero, Iliado, Kanto 13, [20] helene angle
  28. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [1], ĉapitro [30], [4] angle/greke france/greke
  29. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [22] angle/greke ; france/greke
  30. Pindaro, Pitiaj Odoj, 138 angle/greke france/greke
  31. Strabono, Geografio, Libro 9, ĉapitro 5 [2] france/greke angle/greke
  32. angle
  33. Herodoto, Historioj, Libro 7 [129], france/greke ; http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0126%3Abook%3D7%3Achapter%3D129%3Asection%3D1 angle/greke]
  34. Filostrato (gr. Φιλόστρατος, lat. Lucius Flavius Philostratus), Bildoj (gr. Εἰκόνες ; lat. Imagines), libro 2, [14] Tesalio angle france/greke
  35. Pindaro, Pitiaj Odoj, 138 angle/greke france/greke
  36. Ekzemple Apolodoro, Biblioteko, Libro [3], [1.3] france france kaj greke angle
  37. helene Σίγειον, proksime Trojo.
  38. Kointos Smyrnaios (Κόϊντος Σμυρναῖος), Posthomeraĵo ( greke Τὰ μετὰ τὸν Ὅμηρον ; Latine Posthomerica), Kanto 14, [659-fino de la kanto] angle france greke
  39. Platono Timeo & Kritiaso
  40. angle http://www.helike.org/atlantis.shtml
  41. angle http://alternativearchaeology.jigsy.com/santorini-atlantis-of-the-aegean
  42. Walter Brukert, Homo Necans (1972) pp. 143-49.
  43. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [30] angle/greke ; france greke
  44. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [32], [8] angle/greke france
  45. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [1] angle/greke ; france greke
  46. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [15] angle/greke ; france/greke
  47. Apolodoro, Biblioteko, Libro [2], [1.4] france kaj greke angle
  48. Higinuso (Hyginus), Fabeloj (latine Fabulae), 169 latine angle, 169a latine angle
  49. Paŭzanio, Priskribo de la Grekio, Libro [2], ĉapitro [22] angle/greke ; france/greke
  50. Apollonios el Rodiso, Argonaŭtiko, Libro 1, [156 al 160] france/greke angle
  51. Apollonios el Rodiso, Argonaŭtiko, Libro 1, [179 al 184] france/greke angle
  52. Apolodoro, Biblioteko, Libro [1], [4.3] france/greke angle

Ŝablono:LigoElstara