Poŝkomputilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du poŝkomputiloj

Poŝkomputilo (en la angla 'PDA'), en la parola lingvo ankaŭ poŝilo, estas speco de persona komputilo, kies precipa trajto estas tre malgrandaj dimensio kaj pezo. Historion de poŝkomputilo necesas komenci ek de Psion Organiser II, produktado de kiu, estis lanĉita en mezo de la 1980-aj jaroj. Tamen vasta intereso al poŝkomputiloj aperis post Newton Message Pad fare de firmao Apple. Necesas ankaŭ rimarki aparatojn kun tre interesa arkitekturo: Atari Portfolio, EO Communicator 440/880 fare de firmao AT&T, Amstrad PenPad 600, Palmtop 200LX. En 1996 ja aperis Palm Pilot.

Konataj poŝkomputiloj[redakti | redakti fonton]

La du plej konataj poŝtkomputiloj estas Palm kaj Pocket PC. La unua uzas la operaciumon PalmOS kaj la dua etan version de Vindozo nomatan VindozoCE (Windows CE).

Ekzistis poŝkomputilo nomata zaurus kaj produkita de Sharp, kiu uzis linukson kiel operaciumon, kaj unu produktita de Apple, iPhone, kiu uzas makintoŝan operacian sistemon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sergio Pokrovskij: Poŝkomputilo. LOdE, n-ro 96, 2002:10.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]