Poŝta Muzeo en Nagyvázsony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝta Muzeo en Nagyvázsony
vdr

Poŝta Muzeo en Nagyvázsony (nadjvaĵonj) estas fakmuzeo en la iama poŝta domo tute apud la fortikaĵo kaj la luterana preĝejo.

La unua ĉambro prezentas diversajn telefoncentralojn, neaŭtomatajn kaj ankaŭ aŭtomatajn. Ili estas elproveblaj, do funkcikapablaj. En la sekva ĉambro du teleksoj funkcias, krome oni vidas diversajn interesajn telefonojn. En la lasta ejo prezentas la poŝtajn servojn de la aŭstra nigra-flava stria poŝtkesto. Aparta parto montras telegrafon kaj aldonaĵojn.

En la korto vidiĝas konduktiloj telefonaj aŭ telegrafaj. En aparta ĉambro estas poŝta kaleŝo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.