Poŝta kaleŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poŝta kaleŝo - jen veturilo, kiu dum 17-a kaj 18-a jarcento servis ne nur kiel transportilo de poŝtaĵoj sed ankaŭ de pasaĝeroj.

Poŝta kaleŝo ĉe pasejo Gotardo (Svislando)

La unua laŭplana poŝtakaleŝa linio ekfunkciis 1657 en Anglio inter Londono kaj Chester.

Post apero de la fervojo, la romantika epoko de la kaleŝoj finiĝis, ĉar la malgranda rapido kaj kosteco de la kaleŝoj igis ilin malprofitdonaj.

La lasta poŝta kaleŝo en provinca regiono de Britio trafikis ĝis 1905.

En la oficiala vojaĝhoraro de Svislando (eldono de 2004) ekzistas ankoraŭ kaleŝa linio (inter Pontresina kaj Roseg-Glaĉero), sed tiun-ĉi ne funkciigas la poŝto.

Komparu kun[redakti | redakti fonton]

Kaleŝo, Diliĝenco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]