La Tène NE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Préfargier)
- La mallongigo NE en La Tène NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub La Tène.

La Tène
Blazono de La Tène
Blazono de La Tène
Blazono de La Tène
La Tène
La Tène
Fervoja ponto trans Thielle apud La Tène
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Neŭŝatelo
Koordinatoj  47° 0′ 40″ N 7° 0′ 20″ O / 47.01111 °N, 7.00556 °O / 47.01111; 7.00556 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 40″ N 7° 0′ 20″ O / 47.01111 °N, 7.00556 °O / 47.01111; 7.00556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4825
Areo 5,44 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 2074 Marin-Epargnier
2075 Thielle-Wavre
Komunumkodo 6461
Mapo de La Tène
Mapo de La Tène
Mapo de La Tène
vdr

La Tène estas komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 4825 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Tène situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Neŭŝatelo, ĉe la elfluejo de kanalo de la rivero Thielle el la Lago. La kanalo de Thielle formas la orientan limon de la komunumo, kiu ankaŭ estas la kantona limo al Berno kaj la lingva limo inter germana kaj franca lingvoj. La komunumo konsistas el la vilagoxj Marin kaj Epargnier, kiuj ĝis la 31-a de decembro 2008 formis la komunumon Marin-Epargnier, kaj Thielle kaj Wavre, kiuj formis ĝis la 31-a de decembro 2008 la komunumon Thielle-Wavre. Krome al la komunumo apartenas la setlejoj Préfargier, La Tène, kaj Montmirail.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,44 km², de kiuj 8,3% estas kovritaj de arbaro, 48,7 % servas por agrikulturo kaj 36,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Tène limas en nordo al Cornaux, en sudoriento al Gals (BE), en oriento al Gampelen/Champion (BE), en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, kaj en okcidento al Saint-Blaise.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 10 de Neŭŝatelo al Berno. La svisa aŭtovojo A5 pasas tra la komunumo. Alveturejoj al ĝi ekzistas en Saint-Blaise rekte okcidente de la komunumlimo kaj ĉe la aŭtovojnodo Thielle-Wavre sur la komunuma teritorio. De la aŭtovojnodo Thielle-Wavre komenciĝas la sivsa rapidvojo H10, kiu konektas la svisan aŭotovojon A5 kun la svisa aŭtovojo A1.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la protohistorio tiu loko estis tre grava kaj donis sian nomon al periodo. Vidu la artikolon Latena Ferepoko.

La komunumo La Tène estis fondita la 1-an de januaro 2009 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Marin-Egagnier kaj Thielle-Wavre. Kiel nomo de la nova komunumo estis elektita la nomo de la arkeologia trovejo La Tène laŭ kiu estis nomita la ferebpoka La-Tène-kulturo.

La unua dokumenta mencio de Marin datiĝas el la jaro 1179 kiel Marens[2] kaj ka unua dokumenta mencio de Epargnier el la jaro 1163 kiel Espagnie.[3] En la jaro 1988 Marin kaj Epargnier kuniĝis al la komunumo Marin-Epargnier.

La unua dokumenta mencio de Thielle datiĝas el la jaro 1153 kiel Tela, kaj de Wavre el la jaro 1179 kiel Vavra. En la jaro 1888 Thiel kaj Wavre estis kunigitaj al la komunumo Thielle-Wavre. [4]

En La Tène en novembro 1857 la fiŝkaptisto Hans Kopp taskigita de Friederich Schwab malkovris la restaĵojn de la fama kelta setlejo La Tène. Ĉu La Tène estis helveta urbo, ceremoniejo aŭ komerca loko ĝis hodiaŭ estas diskutata de la arkeologoj. Multnombraj obejektoj el La Tène troviĝas hodiaŭ en muzeoj de la tuta mondo.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]