Antaŭafiksoj en Esperanto
El Vikipedio
(Alidirektita el Pra-)
Antaŭafikso (prefikso) estas afikso kiu estas antaŭmetita al alia morfemo, kreante novan signifon.
En Esperanto la limo inter veraj kaj ŝajnaj antaŭafiksoj estas nebula, ekzemple prepozicioj estas ofte antaŭafiksece uzataj: "antaŭ+metita". Aliflanke ankaŭ la "veraj" antaŭafiksoj povas memstari: ekse, praa.
Enhavo |
Oficialaj antaŭafiksoj en Esperanto [redakti]
La oficialaj antaŭafiksoj en Esperanto estas bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-.[1]
bo- [redakti]
ĉef- [redakti]
dis- [redakti]
ek- [redakti]
eks- [redakti]
ge- [redakti]
Per la antaŭafikso ge- oni donas ambaŭseksan signifon al vorto en pluralo.
- En la kazo de vira radiko, ge- estas necesa por indiki miksitan grupon (ĉeesto de ambaŭ seksoj).
- Se la radiko estas neŭtra, oni uzas ge- nur se oni volas emfazi, ke fakte ambaŭ seksoj ĉeestas.
- Ĉe parencovortoj ge- montras ankaŭ inter-parencecon; ekzemple "gepatroj" kutime estas ne simple iu patro kaj iu patrino, sed havas komunan idon.
- Ge- povas ankaŭ esti radiko en si mem: gea = rilata al ambaŭ seksoj
Kun inaj radikoj oni kutime ne uzas la prefikson ge-.
mal- [redakti]
Vidu en PMEG 38.3.7. pri MAL.
mis- [redakti]
pra- [redakti]
- Ekzemplo: La vorton "tempo" kun prefikso "pra" estas "pratempo." Pratempo estas la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo; Pratempo; Prahistorio. (PMEG 38.3.9)