Prado-Muzeo

El Vikipedio
(Alidirektita el Prado)
Saltu al: navigado, serĉo
La Prado-Muzeo, kore de Madrido.

La Prado-Muzeo (hispanlingve Museo del Prado ; prado signifas "herbejo") estas grava muzeo lokita en Madrido. Ĝi entenas kelkajn el la plej belaj kolektoj de eŭropaj pentraĵoj, datiĝantaj ekde la 14-a jarcento ĝis la komenco de la 19-a jarcento. La Prado-Muzeo estas unu el la plej grandaj muzeoj de la tuta mondo.

Enhavo

Verkoj [redakti]

La plej famaj kaj multnombraj verkoj estas tiuj de Diego Velazquez, Francisco de Goya kaj Hieronymus Bosch. Sed troviĝas ankaŭ en la muzeo pentraĵoj fare de El Greco, Petro Paŭlo Rubens, Rafaelo, Tiziano, Bartolomé Esteban Murillo, Sandro Botticelli, Caravaggio, Albrecht Dürer, Melozzo da Forlì, Rembrandt kaj Paolo Veronese.

Historio de la konstruaĵo [redakti]

La ĉefan konstruaĵon oni starigis dum la reĝado de Karlo la 3-a, fare de la arkitekto Juan de Villanueva. Ĝi estis uzita kiel kavalieriar-estrarejo kaj kiel rezervo de pulvo por la soldatoj de Napoléon Bonaparte. La muzeo estis naciigita en 1868, samkiel la najbaraj konstruaĵoj en 1918.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]