Praetorians

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praetorians

Disvolvo Pyro Studios
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Dato de lanĉo 2003
Platformo Vindozo
Ĝenro Strategia videoludo en reala tempo
Ludomaniero Unuope, grupe
Necesaj komponaĵoj Vindozo: Pentium III 500 MHz
Grafika karto kun 16MB RAM
600 MB libera spaco sur malmola disko
256 MB RAM
DirectX 8.1 aŭ pli nova
GameSpy Arcade (por ludi grupe).
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Praetorians estas videoludo por Vindozo lokita en antikva Romo, dum la ekspansiista periodo de la konsuleco de Julio Cezaro.

Mallonga priskribo[redakti | redakti fonton]

Oni povas elekti tri prakreitajn civitojn (romanoj, barbaroj kaj egiptanoj) kaj la malfacilecnivelon (facila, normala aŭ malfacila). La eblaj ludmanieroj estas "bataleto" (oni devas forigi la malamikon) kaj "kampanjo", konsistanta el 24 misioj. Ekzistas ankaŭ la "grupa modo", kiu konsentas ludi kun aliaj ludantoj interrete.

La civitoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu civito havas proprajn malsamaĵojn:

  1. La romanoj estas multenombraj, normalaj en rekrutado kaj stabilaj pri atako, defendo kaj movado;
  2. La barbaroj estas malmultaj, malrapidaj en rekrutado sed ili havas bonan atakon kaj bonan defendon;
  3. La egiptanoj estas la plej multenombraj, tre rapidaj en rekrutado sed malfortaj pri defendo kaj ili havas malmultajn specialajn kapablojn.

La armeoj[redakti | redakti fonton]

Roma armeo[redakti | redakti fonton]

Povas esti kunmetita el:

  • Centuriestroj: varbas trupojn el vilaĝoj kaj havas specialan povon regeneri la energion de la proksimaj soldatoj.
  • Legianoj: povas ĵetegi la pilum-ojn, estas tre rezistaj en manbataloj kaj povas defendi sin je armiloj simple surprenante la "testuda"n trupon. Tamen ili estas la plej malrapidaj soldatoj kaj ne povas marŝi sur malalta akvo.
  • Helpa Infanterio: havas ilojn por konstrui defendoturojn kaj armilojn. Ili ankaŭ povas ĵetegi la pilum-ojn.
  • Helpaj Arkistoj: pafas sagojn, sed ili estas tre malfortaj en manbataloj.
  • Lancistoj: havas longajn lancojn, per kiuj ili povas alpreni malsamajn poziciojn: por ataki, por defendi sin kaj por manbataloj. Ili estas fortegaj kontraŭ kavalerianoj sed ne povas marŝi en arbaroj.
  • Equites: estas la romaj kavaliroj kaj estas tre fortaj sed ne povas marŝi en arbaroj.
  • Arkistoj sur ĉevalo: estas arkistoj multe pli fortaj ol la normalaj arkistoj, ĉar, estante sur ĉevalo, ili povas ĵeti la sagojn el pli malproksima pozicio.
  • Gladiatoroj: estas tre fortaj kaj varbiĝas malrapide. Ili havas reton por enprizonigi la malamikojn kaj mortigi ilin facile.
  • Pretoranoj: kiel la gladiatoroj estas tre fortaj kaj varbiĝas malrapide, sed tia soldataro estas sendube la plej forta de la roma armeo por rezisti en manbataloj.
  • Ŝtonĵetantoj de la Balearoj: estas speciala soldataro de la roma armeo: anstataŭ ĵetegi sagojn, ili ĵetegas ŝtonojn kaj sukcesas malaltigi la energion de la malamikoj. Ili estas fortaj ankaŭ en manbataloj.
  • Kuracistoj: kuras la soldatojn ankaŭ kiam ili estas batalantaj.

Barbara armeo[redakti | redakti fonton]

Povas esti kunmetita el:

  • Kapitanoj: varbas trupojn el vilaĝoj kaj havas specialan povon "ŝteli" la energion de la proksimaj malamikaj soldatoj.
  • Armeanoj: havas la kapablon ĵeti rokojn ligitajn al ŝnuroj, kiuj povas duonmortigi la malamikon. Ili estas tre rezistaj en manbataloj sed ne havas ŝirmojn kontraŭ sagoj. Ili ne povas marŝi sur malalta akvo.
  • Infanterio: havas ilojn por konstrui defendoturojn kaj armilojn. Ili povas ĵetegi adzojn.
  • Arkistoj: pafas sagojn, sed ili estas tre malfortaj en manbataloj.
  • Lancistoj: havas longajn lancojn, per kiuj ili povas alpreni malsamajn poziciojn: por ataki, por defendi sin kaj por manbataloj. Ili estas fortegaj kontraŭ kavalerianoj sed ne povas marŝi en arbaroj.
  • Nobeloj: estas la barbaraj kavalerianoj kaj estas tre fortaj sed ne povas marŝi en arbaroj.
  • Arkistoj sur ĉevalo: estas arkistoj multe pli fortaj ol la normalaj arkistoj, ĉar, estante sur ĉevalo, ili povas ĵeti la sagojn el pli malproksima pozicio.
  • Ĝermana Kavalerio: estas la barbara kavalerio. Kiam ili havas la tutan energion, povas mortigi la malamikojn per sia spado. Ili fortas ankaŭ en manbataloj kaj povas marŝi en arbaroj, malkiel la aliaj kavalerioj.
  • Berserker: estas barbaraj militistoj, kiuj rezistas tre facile al la atakoj. Ili estas fortegaj danke al siaj spadegoj.
  • Ĉasistoj: estas lertaj kaj fortaj soldatoj, kiuj povas batali kaj per sagoj, kaj en manbataloj. Ilia speciala kapablo estas ataki la malamikon en arbaroj, igante sin mem nevideblaj.
  • Druidoj: kuras la soldatojn ankaŭ kiam ili estas batalantaj.

Egipta armeo[redakti | redakti fonton]

Povas esti kunmetita el:

  • Oficiroj: varbas trupojn el vilaĝoj kaj havas specialan povon iluzii la malamikon per "miraĝo", per kiu li kreas logaĵon, kiu distras la malamikon.
  • Soldatoj: estas la ĉefaj armeanoj de la egipta armeo. Ili ne estas aparte fortaj en manbataloj. Ili ne havas specialajn povojn kaj ne povas marŝi sur la malalta akvo.
  • Sklavoj: havas ilojn por konstrui defendoturojn kaj armilojn. Ili povas konstruii pli rapide rezignante iom da energio.
  • Arkistoj: pafas sagojn, sed ili estas tre malfortaj en manbataloj.
  • Gvardioj: havas longajn lancojn, per kiuj ili povas alpreni malsamajn poziciojn: por ataki, por defendi sin kaj por manbataloj. Ili estas fortegaj kontraŭ kavalierianoj sed ne povas marŝi en arbaroj.
  • Kamelistoj: estas la egiptaj kamelistoj kaj estas tre fortaj sed ne povas marŝi en arbaroj.
  • Arkisto sur kamelo: estas arkistoj multe pli fortaj ol la normalaj arkistoj, ĉar, estante sur ĉevalo, ili povas ĵeti la sagojn el pli malproksima pozicio.
  • Nubiaj Arkistoj: estas speciala soldataro de arkistoj. Fakte iliaj sagoj povas veneni tiun, kiu estas frapita. Ili estas ankaŭ lertaj en manbataloj.
  • Parta Kavalerio: estas la egipta kavalerio. Ili havas la kapablon ĵeti sagojn ankaŭ kiam ili marŝas. Ili ne povas marŝi en arbaroj.
  • Militĉaroj: estas alia egipta kavalerio. Ili fortegas en manbataloj kaj havas la avantaĝon esti tre rapida.
  • Sacerdotoj: kuras la soldatojn ankaŭ kiam ili estas batalantaj.

Ĉiuj tri armeoj povas varbi Skoltojn kun lupo kaj Skultojn kun falko por eltrovi la pozicion de la soldatoj kaj el la tero kaj el la ĉielo. Cetere arkistoj, lancistoj kaj gvardioj povas supreni la senmovan pozicion.

En la bataleto estas eble elekti diversajn lokojn: tiel oni povas decidi, ĉu batali en printempo aŭ en vintro, en dezerto aŭ en monto. Oni povas ankaŭ elekti kontraŭ kiom da CPU ludi (ne pli ol 7) kaj elekti proprajn aliancanojn. Poste la batalo komenciĝas. La ĉefa celo estas venkobati la malamikon.

La misioj[redakti | redakti fonton]

Unu momento de la ludo.

La milita kampanjo de la romanoj por doni la povon al Cezaro havas 20 misiojn:

  • La transirado de la rivero Arar
  • Stokoj al Bibracte
  • El la tutaj triboj de Gaŭlio...
  • Divide et impera
  • La senfina landlimo
  • Unu perdita lando inter la nebuloj
  • Avareco
  • Timo de Agloj
  • Perfido frosta
  • La infero senbridiĝas
  • La aŭdacanto
  • Reveno al domo
  • Elĉerpa milito
  • Alea iacta est
  • Milito inter la montoj
  • La ĉaso komenciĝas
  • La fino de la respubliko
  • La batalo por Aleksandrio
  • Amiko kaj aliancanoj
  • Nur alia batalo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]