Praga Jesuĉjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Praga Jesuĉjo.

Praga Jesuĉjo (Ĉeĥe Pražské Jezulátko, Latine Jesulus Pragensis), Sankta Jesuo Infano el PragoPraga Jesu-Infaneto estas unu el la titoloj aŭ "alvoknomoj" de Jesuo en katolikismo. Kulto por naskiĝo de "Infano Jesuo" alfundigas radikojn en la komenco de kristanismo kaj inspiriĝas en "Evangelioj de infaneco": agnoskitaj de la Eklezio kiel "kanonaj", tiuj de Mateo kaj Luko aŭ "apokrifoj", altribuitaj al Sankta Jakobo kaj Sankta Tomaso.

Prezentado nur de Jesuo Infano (nek kun Sankta Maria Dipatrino, nek kun Sankta Josefo) sen aparta dekoracio, iniciis en Germanio en la 14-a jarcento. Komence statuoj estis precipe lignaj, dum en periodo de baroko ili estis eburaj, vaksaj, bronzaj. Precipe dum tempo de baroko, en la 16-a jarcento, evidentiĝas kulto al Sankta infano el Prago, kies statuo el vakso estis realigita fare de unu anonima hispana skulptisto. En Bohemion portis ĝin damo Maria Manrique de Lara y Mendoza, kiam ŝi edziniĝis al nobela ĉeĥo Vratislav el Pernŝtejn. Sekve ŝia filino Polysena ricevis ĝin kiel donaco okaze de la geedziĝfesto kaj en la jaro 1628 donacis ĝin al prioro de Senŝuaj Karmelanoj el Prago, kiuj havas sian sidejon ekde la jaro 1624 en la monaĥejo de Sankta Maria de Viktorio.

La skulpturo estis metita en la kapelon de novicejo kaj komenciĝis ties kultado, sed en la jaro 1631 invadis Pragon la saksoj, kiuj prirabis la monaĥejon. Statueto estis retrovita nur en la jaro 1637, inter ruinoj, malantaŭ la ĉefa altaro, de Pastro Cirillo de la Dipatrino, kiu estis la vera ties devoteca disvastiganto.

Cirillo devis, antaŭ ĉio, prizorgi restaŭradon de la manetoj, kiuj restis damaĝitaj. Estis la sama "Infaneto", kiu tion petus al li dum apero: "Kompatu min, mi kompatos vin. Redonu al mi miajn manojn kaj mi donos al vi pacon. Ju pli vi honoros min, des pli mi favoros vin".

La Sankta Infano revenis al kulta vivo kaj al ĝi estis atribuitaj multaj mirakloj. El la teologia vidpunkto estis deklarata, ke "Sankta Infano el Prago estas komprenebla nur en la mistera renkontiĝo inter la dia familio kaj la homa familio". La altaro dediĉita al la Infaneto estas dokumentado, ĉar ĝi reprezentas vertikale la misteron de la Triunuo kaj horizontale la enkarniĝan misteron. En Arenzano, proksime de Genova, la karmelanoj konstruis faman sanktejon, dediĉitan al la Sankta Infaneto de Prago. Ankaŭ ĝi altiras multnombrajn pilgrimantojn. En tuta mondo, ĉefe en Latinameriko, estas kopioj de la statuo en kirkoj dediĉataj al kulto de Jesuo el Prago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]