Praha (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Praha (Texas))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Praha
Praha
fantomurbo • nekorporaciiĝinta setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 40′ N, 97° 4′ U (mapo)29.67-97.0669Koordinatoj: 29° 40′ N, 97° 4′ U (mapo) [+]
Praha (Teksaso)
Praha (Teksaso)
DEC
Praha
Praha
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Praha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Praha (Texas) [+]
vdr

Praha estas malgranda urbeto en Teksaso, kiu situas proksimume 85 km sudokcidente de Austin. Ĝi estis fondita far de ĉeĥaj almigrintoj. Ĝi troviĝas sur 29° 42' 34" de norda latitudo kaj 97° 5' 55" de okcidenta longitudo.

Devena nomo de la vilaĝo, sur kiu elkreskis Praha, estis Mulberry, tian nomon donis al la loko James C. Duff, William Criswell kaj Leroy Criswell, la unuaj anglaj vilaĝanoj. Tiu ĉi loko estis konata ankaŭ sub la nomo Hottentot, kiu verŝajne estiĝis laŭ proskribitoj vivantaj en la ĉirkaŭaĵo [mankas fonto].

Tiel ĉi bonvenigas vizitantojn urbeto Praha en Teksaso

La unuaj ĉeĥaj almigrintoj venis ĉi tien en la jaro 1854, kiam ĉeĥo Mathias Novak aĉetis en tiu ĉi loko 100 akreoj da parcelo, sur kiu li konstruis domon. En la domo okazis la unuaj ĉeĥaj solenoj. Lian alvenon allogis pluajn ĉeĥajn enloĝigintojn, kiuj estis John Baca, Joseph Vyuiala, Andreas Gallia, Joseph Hajek, Frank Vacl, a George Morysek. En la jaro 1858 la urbeto estis nomigita Praha omaĝe al naskolando.

Tiu ĉi malgranda urbeto en la sekvantaj jaroj iom post iom kreskis. En la jaro 1865 Joseph Bithowski, cisterciana pastro, lasis konstrui malgrandan preĝejon kaj noktomeze en Kristnasko de la sama jaro okazis la unua meso. En 1868 estis fondita publika lernejo kaj en la okdekaj jaroj de la dek naŭa jarcento estis en la teksasa Praha tri vendejoj, restoracio kaj nova preĝejo, kiu servis kiel patrina paroĥejo por ĉirkaŭaj urbetoj. Poŝto estis malfermita en la jaro 1884, en 1896 poste estis fondita ĉeĥa katolika lernejo.

Post la jaro 1873 Praha bedaŭrinde komencis malkreski, ĉar fervoja kompanio Southern Pacific Railroad metis relojn proksimume unu kilometro kaj duono pli norde. Proksime de la reloj estis fondita nova urbo Flatonia kaj tiu ĉi urbo komencis tiri al si ĉiun entreprenadon.

Kulminante en la okdekaj jaroj de la dek naŭa jarcento Praha havis proksimume 700 loĝantojn, male en la paso de la dudeka jarcento nombro de loĝantoj neniam superis cent. En 1906 estis fermita la poŝto, en 1968 loĝantaro sinkis al solaj 25 homoj kaj fine en 1973 estis fermita kaj vilaĝa kaj la publika lernejoj.

En tiu ĉi malrapide formortanta urbeto estas interesa pentrita preĝejo de sankta Maria (St. Mary's Church) en stilo de usona gotiko, ĉirkaŭ kiu oni aranĝas ĉiam ekde la jaro 1855 en duono de aŭgusto soleno Praha Fest. Ĉiujare eksonas polko kaj estas preparataj tradiciaj ĉeĥaj kukoj kun usonigita nomo kolaches (ĉeĥe: koláče). Tiu ĉi nomo por bakaĵo tamen simila al ĉeĥaj kukoj estas uzata tra la tuta Usono.

Dum la dua mondmilito Praha en Teksaso akiris tristan unuaecon: ĝi havis plej multe da mortaj soldatoj en proporcio al la tuta loĝantaro de la urbo. La plej tragika estis la jaro 1944, kiam pereis 9 soldatoj. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo estas tri kapeletoj dediĉitaj ĝuste al tiuj ĉi viktimoj.

Patrioteco de la almigrintoj kondukis al disputoj kaj interbataloj kun germanaj almigrintoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj.