Donneloye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prahins)
Donneloye
Blazono de Donneloye
Blazono de Donneloye
Blazono de Donneloye
Donneloye
Donneloye
Donneloye
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 44′ 42″ N 6° 42′ 59″ O / 46.74500 °N, 6.71639 °O / 46.74500; 6.71639 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 42″ N 6° 42′ 59″ O / 46.74500 °N, 6.71639 °O / 46.74500; 6.71639 (mapo)
Areo 9,01 km²
Alteco 540 m super marnivelo
Poŝtkodo 1407
Komunumkodo 5913
Mapo de Donneloye
Mapo de Donneloye
Situa mapo de Donneloye
vdr

Donneloye estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 744 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Donneloye situas en la Vaŭda Mezlando prokismume 5 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la orienta bordo de la rivero Mentue proksimume 7 kilometrojn sudoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Donneloye, Gossens, Mézery-près-Donneloye kaj Prahins, kaj la setlejoj Le Moulin, En Jon, kaj Moulin Isard.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,01 km², de kiuj 23,1% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Donneloye limas en nordo al Yvonand, en nordoriento al Molondin, en oriento al Démoret, en sudoriento al Montanaire, en sudo al Bioley-Magnoux, en sudokcidento al Orzens, kaj en okcidento al Croney.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Donneloye pasas la vojo de Moudon al Yverdon-les-Bains kaj konekta vojo kondukas al Yvonand. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio de Yverdon al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Donneloye datiĝas el la jaro 1150 kiel Donnolui. Donneloye estis ek de la 12-a jarcento senjorujo. En la jaro 1380 post la formorto de la nobela familio de Donneloye la senjorujo estis dividita. En la jaro 1652 preskaŭ la tuta senjorujo apartenis al la familio Loys-Villardin, kiu ĝin vendis en la jaro 1711 al Berno, kiu tie jam posedis senjoran domon. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Donneloye estis la sidejo de subvokta tribunalo de la berna Voktejo Yverdon, kiu post la revolucio fariĝis distrikto kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis surbaze de la administra reformo de 2006 integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Gossens kaj Mézery-près-Donneloye, kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2012 ankaŭ Prahins estis integritaj al la komunumo Donneloye.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]