Prakatastrofo de la 20-a jarcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:56, 9 nov. 2013 farita de Moldur (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Kelkaj historiistoj nomas la Unuan Mondmiliton prakatastrofo de la 20-a jarcento. Tiu nomo origine devenas de la Usona historiisto kaj diplomato George F. Kennan (anglalingve the great seminal catastrophe of this century).

La jaro 1917, en kiu okazis la Oktobra Revolucio – kies sukceso ne estis imagebla sen la granda milito laŭ la opinio de kelkaj historiistoj –, estas konsiderata kiel epoĥa jaro. Ĝi indikas la finon de la ascendo de la burĝaro – la longa 19-a jarcento - en Eŭropo kaj en la mondo, kaj la transiron al la sistema konkurenco, kiu gravis en la Mallonga 20-a jarcento ĝis la malestiĝo de la Sovetunio. La Dua Mondmilito estas konsiderata kiel logika sekvanto de la Unua, precipe la gajno de potenco de Hitler en Germanio estas kaŭzata de la Traktato de Versajlo, kiel opinias multaj historiistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]