Prakrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

(परकृित = naturo, do prakritoj estas la naturaj lingvoj kompare kun sanskrito: la kultura lingvo) La prakritoj estas al sanskrito kiel la vulgara latino al la klasika latina.

Kronologie, la hindarjaj lingvoj estas dividitaj en tri grupojn:

1. La prahindaj (veda kaj sanskrito).

2. La mezhindaj (prakritoj).

3. La novhindaj (hindia, bengala lingvo, sinhala kaj multaj, multaj aliaj).

Prakrito ne estas unueca lingvo, sed lingvoj - aŭ dialektgrupo. La plej konataj variaĵoj estas tiuj uzitaj en la skribaĵoj de la budhismo (vidu palio) kaj ĝajnismo.

Kiam la budhisma imperiestro Aŝoko, kelkajn jarcentojn post la Budho, disvastigis moralajn konsilojn tra sia regno per siaj rok- kaj kolonediktoj, li skribis ĉiun el tiuj en la loka lingvo, plejofte iu prakrito. Ĉar la sama teksto ofte estas ripetata plurloke, oni do povas ankoraŭ nun interkompari la tiamajn dialektojn.

(Ne ĉiuj ediktoj estis prakritlingvaj, tamen. En la plej nord-okcidenta angulo de lia tiama imperio troveblas du ediktoj en la greka kaj unu en la aramea.)