Praktika Esperanto-Japana Vortareto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Praktika Esperanto-Japana Vortareto (PEJVO), japane 実用エスペラント小辞典, estas interreta vortaro de Esperanto al la japana lingvo. Ĝin kompilis Hirotaka Masaaki. La vortareto estas la posteulo de "Elektronika Baza Vortaro Esperanto-Japana", kiu aperis en la jaro 1996 kun ĉirkaŭ 4700 kapvortoj. PEJVO laŭ la eldono 1.8 de la 30-a de oktobro 2010, rete aktuala ankoraŭ en novembro 2012, enhavas ĉirkaŭ 42 000 kapvortojn. La eldonanto en antaŭparolo esprimas la planon, ke ĝi kresku ĝis la amplekso de ĉirkaŭ 50 000 kapvortoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]