Pramo de Staten-Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pramo de Staten-Insulo estas pasaĝer-pramo funkciigita de la Departemento de Transportado de Novjorko kiu funkcias inter la arondismentoj Manhatano kaj Staten-Insulo. La kvin mejloj de la veturo daŭras 25 minutojn ĉiun fojon. La pramo nun estas libera de monpostulo. Bicikloj ankaŭ povas esti akceptitaj en la pramo. En la pasinteco, pramoj estis ekipitaj por transportado de veturiloj kontraŭ 3 usonaj dolaroj. Tamen, veturiloj ne estis permesitaj sur la pramo ekde la 11-a de septembro 2001. La pramo funkciis por la unua fojo en la jaro 1817.