Prarenesanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatopreĝejo San Miniato al Monte en Florenco
Preĝejo Sant’Alessandro Maggiore en Lucca. Mezepokaj korintecaj kapiteloj

Prarenesancoantaŭrenesanco estas la nomo por tendenco en arĥitekturo, pentrarto kaj plastiko en la 11-a kaj 12-a jarcentoj, do sufiĉe antaŭ la florado de la Renesanco mem. La stilo estis disvastiĝinta ĉefe en Toskanujo kaj, malpli konturite, en Provenco kaj meza Italujo. La terminon stampis arthistoriisto Jacob Burckhardt (1818–1897) el Bazelo.

Karakteriza por la prarenesanco estas por la epoko de romaniko rekonsciiĝo pri antikvaj modeloj nekutima en ĉi tiu intenseco, kio sin esprimis interalie en la spaca konceptado aŭ en la marmortegaĵo de konstruaĵoj, kiuj konsekvence imitas romiajn modelojn.

Tiuj ĉi tideoj nur 400 jarojn pli malfrue fariĝis ĉefa fasona temo de renesanco. Estis interalie la domoj de la prarenesanco en Florenco, kiuj inspiris arĥitekton Filippo Brunelleschi – unu el la „gepatroj“ de renesanco – al liaj novaj ideoj.

La artformoj de prarenesanco ankaŭ havas politikan signifon. Per ĝia uzo oni metis ekzemple en Florenco klare videblan kontraŭpozicion al la imperiestreco. Florenco estis gelfa urbo, staris do ĉe la flanko de la papo kontraŭ la imperiestro, kaj tio ankaŭ sin montris en la arĥitekturo. La imperiestro devenis el Germanujo, kaj ĝia arĥitekturo estis tiu de romaniko. Florenco ekokupis tiam en la 11-a kaj 12-a jarcentoj per sia prarenesanco pozicion kontraŭ la imperia arĥitekturo de la germana imperiestro, sin deduktante de la itala antikvo, do de artaj formoj el la propra historio.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Rupp: Inkrustationstil der romanischen Baukunst zu Florenz. Strasburgo 1912, pj. 114–149.
  • Walter Paatz: Die Hauptströmungen in der florentiner Baukunst des frühen und hohen Mittelhalters und ihr geschichtlicher Hintergrund. En: Mitteilungen des Kunsthistorischen Institutes in Florenz. Florenco 1940, VI, pj. 33–72.
  • Walter W. Horn: Romanesque Churches in Florence. En: Art Bullettin. 1943, XXV, pj. 112–131.
  • Gabriele Morolli: La facciata romanica. En: La Badia Fiesolana. Florenco 1976, pj. 32–56.
  • Romano Silva: La chiesa di Sant’Alessandro tra archeologia e ricerca documentaria. En: Max Seidel, Romano Silva (a cura di): Lucca città d’arte e i suoi archivi. Opere d’arte e testimonianze documentarie dal Medioevo al Novecento. Arthistoria Instituto je Florenco, Venecio 2001, ISBN 88-317-7867-6, S. 59–96.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus Zimmermanns: Florenz. 6-a eldono. DuMont, 1990, ISBN 3-7701-1441-8, p. 20.